Parko de Choisy
Aspekto
Parc de Choisy | ||
---|---|---|
![]() Parko de Choisy
| ||
urba parko | ||
Situo | ||
Geografia situo | 48° 49′ 40″ N, 2° 21′ 36″ O (mapo)48.8277782.36Koordinatoj: 48° 49′ 40″ N, 2° 21′ 36″ O (mapo) | |
Lando(j) | Francio | |
Urbo | Parizo | |
Urboparto | 13-a arondismento | |
Geografio | ||
Areo | 4.3 hektaroj | |
Trajtoj | ||
Kreo | 1937 | |
La Parko de Choisy, ankaŭ nomita Skvaro de Choisy (france Parc de Choisy, Square de Choisy), estas publika ĝardeno situanta en la 13-a arondismento de Parizo, apud la ĉina kvartalo. Ĝi estas limigita de Strato de Docteur Magnan - unu el ĝiaj enirejoj estas antaŭ la Liceo Claude Monet - kaj ankaŭ de Stratoj Charles Moureu kaj George Eastman kaj de Avenuo de Choisy pasanta la historian urbopordegon Porte de Choisy, de kie ĝi eltiras sian nomon.
Inter 1985 kaj 1990, grandega metala skulptaĵo de Richard Serra titolita Clara-Clara videblis en la parko.