Parmezano
Parmezano | |
---|---|
Deveno | Provincoj de Parma kaj Reggio nell'Emilia, Emilio, Italio |
Graso | 45 % |
Formo | Rado |
Pezo | 33-40 k g |
Tipo | malmolega fromaĝo |
Origino | bovinlakto |
Produkta certifikado | protektita devenonomado |
USDA NDB numero | 01032 |
Parmezano[1] (itale Parmigiano Reggiano [parmiˈdʒaːno redˈdʒaːno]; kun la signifo: parma fromaĝo el reĝiaj bovinoj) estas malmola fromaĝo el lakto de bovinoj el reĝia raso (itale Reggiana = el Reggio nell'Emilia), ĉefe uzata kiel raspita fromaĝo.
Parmigiano reggiano estas ekde la 30-a de oktobro 1955 en Germanio kaj ekde la 12-a de junio 1996 en la tuta Eŭropa Unio protektita nomo de malmolega fromaĝo, kiu enhavas almenaŭ 32 % da graso.
La fromaĝo estas speciala ĉar ĝi estas longtempe konservebla. Parmezano ankaŭ estas vendata uzprete raspita, sed ofte tio ne estas vera aprobita Parma fromaĝo. La fromaĝo ekzemple estas uzata por grateni manĝaĵojn aŭ por ŝuti super pastoj. Sed la gusto pli bone estas laŭvalore rimarkita en tre maldikaj tranĉaĵoj sur salatoj, kun nur olivoleo kaj balzamvinagro el Modena.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Consorzio del Formaggio Parmigiano-Reggiano (itale kaj angle)