Paroĥa preĝejo de Saalbach
Preĝejo Sanktaj Bartolomeo kaj Nikolao (germane: Pfarrkirche Saalbach) estas katolika kirko centre de Saalbach, Aŭstrujo, starante sur monteto. Apartenante administre al la dekanujo Saalfelden ĝi estas monumentprotektaĵo.[1] La iam ĉarman disdevalan vidon de la kirko obstrukcas nun amaso da hotelegoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Jam en 1410 estis la unua mencio en fonda letero kun oferto de okazigo de dua ĉiudimanĉa meso: el tio konkludeblas ke certe jam pli frue estis kirko(j), eĉ eta animzorgada centro por Glemm-valo.[2] Estinte vikariejo jam antaŭ 1613 ĝi respondecis ankaŭ por Viehhofen, ĝis kiam ambaŭ lokoj iĝis propraj paroĥejoj en 1891.
El la komence tri patronecoj oni deduktu kelkajn faktojn: Sankta Bartolomeo estis reformpatrono mezepoka kaj tipas por komunumoj kies grundaro estis en nesekularaj manoj (kp. ankaŭ la situacio je Mauterndorf kaj Elixhausen). Sankta Nikolao, patrono de moviĝantaj uloj, atentigas pri komercado (kp. Dienten). Kaj Sankta Jakobo la pli aĝa (ekde 1724) klarigas elstaran gravecon de minado kaj trafiko. La du unuaj patronoj iel montras komunuman fondiĝon ne antaŭ la 12-a jarcento, en kombino kun la historio de la setlado en ĉi valo.
Arkitekturo
[redakti | redakti fonton]La nuna domo konstruiĝis inter 1717 kaj 1719 laŭ planoj de Sebastian Stumpfegger. Solena rekonsekro estis en 1724. La kerne gotika norda turo estis plialtigita en la 1777-a jaro. En 1973 oni restaŭris la tuton. Temas pri baroka halokirko kun modesta longa navo kaj altarejo je kvin ŝtupoj podi-igita. Sub la ĥorejo troviĝas kripto (de ĉ. 1350). La maldekstra flanka altaro (kiu iam estis la ĉefaltaro!) datumas de 1691, dume la nuna ĉefa kaj la maldekstra flanka altaro estas de ĉ. 1729; la samo validas por la predikejo. La riĉa skulptita figuraro pri la kronado de Mario rilatas teme la pilgrimadon al Prielau. Ĉi verko de Josef Mayr (kiu faris ankaŭ la tabernaklon) anstataŭis ĉirkaŭ la jaro 1770 pli fruan ĉefaltarbildon. Altarkreinto estis verŝajne la skulptisto Johann Schwaiger el Reichenhall kaj la pentristo Johann Acker el Saalfelden. Grandaj figuroj de Bartolomeo kaj Jakobo kvazaŭ gardostarantas.
Orgeno, sonoriloj kaj medio
[redakti | redakti fonton]Orgeno konstruita de Johann Josef Mertel en 1911 ĝuis restaŭradon en 1959. En 2000 novan instrumenton kreis firmao Pflüger el Feldkirch. Ture troviĝas kvar sonoriloj el kiuj muldis la plej malnovan en 1786 Carl Wolfgang Gugg; la restantajn kvar elfaris en 1921 la gisejo Böhler de Kapfenberg.
Menciindas en la ĉirkaŭaĵo belega paroĥestrejo, funebra kapelo (iama pilgrima kapelo Sankta Kruco[3]) kaj kapeleto por falintaj soldatoj apud la pado kondukante sor al la kirko.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ listo de monumentoj je Saalbach-Hinterglemm
- ↑ kroniko de Saalbach
- ↑ Post inundo de rivero Glemm, kruco akve alportita troviĝis surloke; fideluloj por danki esti helpataj decidis fari kapelon. Nur poste ĝi ekfunkciis kiel kadavrejo.