Paroko de Santiago Tequixquiac
Paroko de Santiago Tequixquiac | |||
---|---|---|---|
kristana preĝejo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | baroka arkitekturo vd | ||
Estiĝo | 1590 | ||
Lando | Meksiko vd | ||
Situo | Santiago Tequixquiac | ||
Situo | |||
Geografia situo | 19° 54′ 37″ N, 99° 8′ 51″ U (mapo)19.91031-99.14745Koordinatoj: 19° 54′ 37″ N, 99° 8′ 51″ U (mapo) [+] | ||
| |||
La Paroko de Santiago Apostolo estas la katolika kirko kaj paroka domo de la vilaĝo de Santiago Tequixquiac, en la komunumo de Tequixquiac. Ĝi apartenis de ĉiam al la Diocezo de Cuautitlán, en Meksiko kaj ankaŭ estas sanktejo kie estas venerata la ikono de la Sinjoro de la Kapelo. Ĉi tiu preĝejo troviĝas en la centro de la komunumo, apud la placo Cuauhtemoc kaj la urba biblioteko ĉe la flanko de la Avenuo Juárez. Ĉi tiu kolonia konstruaĵo estas monumento de la komunumo kiu postvivis ĝis niaj tagoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La preĝejo de Santiago Tequixquiac fariĝis paroko en 1590 pro tio ke antaŭe ĝi estis vikario. La konstruo de la templo estis realigita en pluraj etapoj, la paroka atrio estis granda spaco kun atria kruco en la centro skulptita en ŝtono, kun indiĝenaj kaj kristanaj simboloj, en la kvar anguloj troviĝas ĝiaj kapeloj kaj en la centro malfermita kapelo kun belaj solomonaj kolonoj kaj en la fasado du framflankoj de pordo eksterordinare skulptitaj en ŝtono per indiĝenaj manoj kiuj lasis gluite parton de sia filozofio en ĉi tiu. La templo estis dediĉita al Santiago Apostolo, pro tio ke iuj galegaj, leonaj kaj ekstremaduraj familioj definitive establis sin en la regiono.
La Paroko de Santiago Tequixquiac estas preĝejo de pilgrimo dediĉita al Santiago Apostolo, ĝi estis fondita de la franciskanoj en la 17-a jarcento. Ĝi funkcias nun kiel paroko.
La festo de la Sankta Patrono okazas ĉiun 25-an de julio honore al Santiago la Plej granda, kvankam ankaŭ okazas ĉiun 26-an de januaro la festo de la Sinjoro de la Kapelo.