Granda paruo
Granda paruo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
masklo
ino
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Parus major Linnaeus, 1758 | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Granda paruo (Parus major) estas paseroforma birdo en la familio Paruedoj. Ĝi estas loĝanta birdo kaj plejparto el ili ne migras.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Estas tre facile rekonebla birdospecio kaj krome maltimida, do facile rigardebla. Nigraj kapo kaj kolo, blankaj vangoj kaj orelkovriloj, flavaj subaj partoj kun nigra streko tre kontrasta ĉe la flavo de la gorĝo al la ventro, olivverda dorso. Ĉe virbirdoj la ventra streko estas pli larĝa. Ili havas blankajn flugilstrion kaj eksterajn vostoplumojn. Ĉe junuloj nigro estas anstataŭata de bruna kaj blanka de flava.
Aliaj karakterizaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Longeca 12–14 cm.
- Enverguro 21–23 cm.
- Ovoj: 6-12
- Pezo: 16-21 g.
Disvastiĝo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Tiu palearktisa specio vivas en la tuta Eŭropo, escepte de Islando kaj norda Skandinavio, nordokcidenta Afriko, tio estas norda Maroko kaj Alĝerio kaj moderklimata Azio, de Turkio kaj Mezoriento ĝis plej parto de Ĉinio, Koreio kaj Japanio, dua populacio el Irano al norda Barato kaj Sudorienta Azio kaj Indonezio ĝis Borneo, dum alia populacio loĝas en la suda Barato. Estas la plej granda kaj la plej ofta el la paruedoj en tiuj landoj.
La prefera medio por tiu birdo estas parko, t.e. mezarbaraj pejzaĝoj, ĝardenoj, heĝsemitaj kamparoj. La homa aktiveco ne ĝenas ĝin, kaj oni povas vidi grandan paruon ĝis urba centro, se tie ĝi trovas sufiĉe kavojn por nesti kaj arbojn por sin nutri.
La Granda paruo estis nesukcese enmetita en Usono; oni liberigis birdojn ĉe Cincinnati inter 1872 kaj 1874 sed ili ne setlis. Birdoj estis enmetitaj poste en la Provinco Almaty de la aktuala Kazaĥio en 1960-61 kaj setlis, kvankam la nuna statuso estas neklara.[1]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]En la dua mezo de aprilo la granda paruo demetas de ses ĝis dekdu (sed plej ofte 7 aŭ 8) ovojn blankajn kun ruĝaj punktoj, kiujn la ino sola kovos dum du semajnoj. Foje grandaj ovodemetadoj estas tasko de du inoj. Ĝi nestas en arbaj kavoj sed ankaŭ en artefaritaj nestejoj (nestoskatoloj), muroj, rokfendoj ktp. En la okazo, truo de nestejo devas esti ronda, kaj vasta ĝuste 32 mm.
La idoj malkutime inter birdoj havas plumaron kun koloroj similaj al plenkreskuloj pro la karotenoido. La nuko estas flava kaj allogas la atenton de la gepatroj per ultraviola reflektado. Tiu makuleto blankiĝas post la unua mudo je la aĝo de du monatoj, kaj malpliiĝas poste.[2]
Nutrado
[redakti | redakti fonton]La nutraĵo estas tre varia, ĝi manĝas ĉiujn specojn de insektoj, araneoj, vermoj, al kiuj ĝi aldonas dum vintro semojn, berojn kaj fruktojn. Ĝi estas ofta vizitanto de birdaj nutrejoj dum vintro.
La Granda paruo estas ĉefe insektovoruloj. Ili preferas proteinriĉajn raŭpojn dum la reprodukta sezono por manĝigi sian idaron.[3] Studo publikita en 2007 pruvis, ke la Granda paruo helpas malpliigi la damaĝon fare de raŭpoj en pomĝardenoj je 50 %.[4] En Anglio, Grandaj paruoj lernis rompi la ŝtopkovrilojn de la boteloj de lakto liveritajn ĉe hejmoj por atingi la flosantan kremon supre.[5]
Voĉo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas, kiel aliaj paruoj, kantobirdo, kaj havas grandan varion de alvokoj, el kiuj la plej familiara estas io kio sonas al angloparolantoj kiel "tiĉa, tiĉa", ankaŭ kvazaŭ knaranta ĉarumo. En la Unua Movo de la simfonio de Anton Bruckner nome 4a Simfonio oni aŭdas kelkajn kantojn de Granda paruo kune en tre realisma maniero. Interese, la Grandaj paruoj Great de la du sudaziaj grupoj de rasoj ne rekonas la alvokojn de la moderklimataj Grandaj paruoj, kaj eble ili devus esti aparta specio.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Granda paruo estis origine priskribita laŭ ties nuna scienca nomo de Linnaeus en lia verko de la 18a jarcento, Systema Naturae.[6] La scienca nomo devenas el la Latina parus "paruo" kaj maior "plej granda".[7]
La Granda paruo havas multajn rasojn, sed ĉiu eniras en tri grupoj. La Grandaj paruoj en moderklimataj Eŭropo kaj Azio estas ĝenerale verdaj supre kaj flavaj sube. La Grandaj paruoj en Ĉinio, Koreio, Japanio kaj la sudorienta Rusio estas verdaj supre kaj blankaj aŭ flavnuance blankaj sube, kaj la Grandaj paruoj en Barato kaj la sudorienta Azio estas grizaj supre kaj blankecaj sube.[8]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Long, John L.. (1981) Introduced Birds of the World: The worldwide history, distribution and influence of birds introduced to new environments. Terrey Hills, Sydney: Reed, p. 332. ISBN 0-589-50260-3.
- ↑ Ismael Galván, Luisa Amo, and Juan J. Sanz (majo 2008). “Ultraviolet-blue reflectance of some nestling plumage patches mediates parental favouritism in great tits Parus major”, Journal of Avian Biology 39 (3), p. 277–82. doi:10.1111/j.0908-8857.2008.04273.x.
- ↑ http://news.bbc.co.uk/2/hi/science/nature/7390109.stm Great tits cope well with global warming.
- ↑ Mols C & M Visser (2007) "Great Tits (Parus major) Reduce Caterpillar Damage in Commercial Apple Orchards". PLoS ONE 2(2): e202. COI:10.1371/journal.pone.0000202
- ↑ Hawkins, T. (1950) "Opening of Milk Bottles By Birds" Nature 165 (4194): 435-436 COI:10.1038/165435a0
- ↑ latine Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 189. “P. capite nigro, temporibus albis, nucha lutea.”.
- ↑ Simpson, D.P.. (1979) Cassell's Latin Dictionary, 5‑a eldono, Londono: Cassell Ltd., p. 883. ISBN 0-304-52257-0.
- ↑ Harrap, Simon; Quinn, David. (1996) Tits, Nuthatches and Treecreepers. Christopher Helm. ISBN 0-7136-3964-4.
Gallery
[redakti | redakti fonton]-
Masklo
-
Masklo
-
Ino
-
Tre pala ino
-
Raso stupae
-
Ido
-
Nesto kun idoj
-
Ovoj
-
Birdo manĝanta el mano
-
Granda paruo montranta maltimon
-
Puloj el nesto de P. major, eble Ceratophyllus pullatus (kvadrato estas 5 x 5 mm)
-
Granda paruo
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube
- http://ptaci.webzdarma.cz/index.php?browser=nn&menutype=Reduced&special=None&action=Detail&skupina=Druh&detail=S%FDkora+ko%F2adra%7C Arkivigite je 2007-09-18 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.dofbasen.dk/ART/art.php?art=14640
- http://www.rozhlas.cz/hlas/pevci-p/_zprava/29553%7C[rompita ligilo]
- http://www.priroda.cz/lexikon.php?detail=223%7C
- RSPB retejo
- Kanto
- BBC informaro
- (PDF) de Javier Blasco-Zumeta Arkivigite je 2011-12-26 per la retarkivo Wayback Machine
Pliaj bildoj:
- Filmetoj de Granda paruo Arkivigite je 2007-03-13 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Interreta Birdokolekto
- Fotoj de Granda paruo Arkivigite je 2007-06-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Rigardu en la nesto