Saltu al enhavo

Tufparuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tufparuo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Tufoparuoj Lophophanes
Specio: Tufparuo Lophophanes cristatus
(Linnaeus, 1758)
Natura arealo  Ĉiujare prezencoj
Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  • Sinonimoj

    Parus cristatus Linnaeus, 1758

    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Tufparuo (Lophophanes cristatus, antaŭe Parus cristatus) estas eta kantobirdo, malpli granda ol pasero, el la familio de paruedoj. Ĝi estas sufiĉe disvastigita kaj kutima en arbaroj en plejparto de Eŭropo. En norda Eŭropo ĝia preferata habitato estas pinofitaj arbaroj, kaj en Francio kaj Iberia duoninsulo ĝi preferas falfoliajn duonarbarojn. En Brita insularo la specio ankaŭ renkonteblas, sed preskaŭ nure en pinofitaj praarbaroj de regionoj Inverness kaj Strathspey de Altaj Landoj de Skotio. Tiuj ĉi birdoj tre malofte vagas forde siaj kutimaj teritorioj kaj ĉe la specio migrado ne observeblas.

    Taksonomio

    [redakti | redakti fonton]

    La specion unue formale priskribis (sub dunomo Parus cristatus) sveda naturalisto Karolo Lineo en la 10-a eldono de sia fundamenta verko Systema Naturae el jaro 1758. Apartan genron Lophophanes por ĝi proponis germana naturalisto kaj naturfilozofo Johann Jakob Kaup en 1809. Molekulfilogenetikaj esploroj de la 2000-aj jaroj subtenis la apartecon de Lophophanes,[1] kaj nun plejparto de birdosistematikaj aŭtoritatoj, interalie la American Ornithologists' Union kaj la British Ornithologists' Union, agnoskas la genron.[2]

    La genra nomo Lophophanes estas kunmetaĵo de antikvaj grekaj vortoj lophos ("kresto"), kaj phaino ("montras"). La specia epiteto cristatus estas latina vorto por "krestata" aŭ "kresthavanta".[3]

    Tufparuo

    Ĝi estas facile rekonebla paruo ĉefe pro la levebla kresto (kiu donas la nomon de la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo, ĉar cristatus signifas “kresta”), kies pinto estas ofte kurbeca, dum la tuta kresto estas strieca je blanko en bruno. Ankaŭ la dorso estas bruna, dum la blanka vizaĝo, kiel ĉe aliaj paruoj estas ĉirkaŭata de nigra ĉirkaŭstrio, kiu venas el la tre nigra gorĝo, kiel kolumo al antaŭnuko kie supreniras por reveni tra la okulo (pli mallarĝe) al la ankaŭ nigra beko, tamen estas tre distinga ke, krom la ĉirkaŭstrio, estas alia paralela interna strio kiu subiras kun formo de C el la orelzono. Ankaŭ la okuloj kaj gamboj estas nigrecaj. La subaj partoj estas blankecaj, sed kun helbrunaj aŭ okraj nuancoj en flankoj.

    Ĝi estas, kiel aliaj paruoj, kantemaj, kaj tiaj birdoj kutime kantas konstantan zii, zii, zii Pri tiu ĉi sono Birdokanto, simila al tiu de la Nigra paruo .

    Aliaj karakterizaĵoj

    [redakti | redakti fonton]
    • Longeco 12 cm
    • Enverguro 20 cm
    • Pezo 10 g
    • Ovoj 5-6, 2x jare

    Distribuo kaj habitato

    [redakti | redakti fonton]

    Tiuj ĉi palearktisaj birdoj estas sufiĉe kutimaj en plejparto de Eŭropo, sed en la Brita insularo ĝi nur renkonteblas en Kaledoniaj koniferaroj de Altaj Landoj de Skotio. La specio ankaŭ mankas en plejparto de Apenina duoninsulo kaj en severklimataj nordaj partoj de Skandinavio. En norda Eŭropo ĝia arealo disvastiĝas norden ĝis arbarlimo: ĝis 65° de norda latitudo en Svedio, Suomio kaj Karelio, ĝis 67° en Pomorio kaj Komio, kaj pli sude eoste de tio ĉi. Eosta limo de la arealo estas en eostaj deklinoj de Uralo apud urbo Jekaterinburgo.[4] Suden la limo de arealo atingas nordan marbordon de Mediteranea maro en Hispanio kaj Francio, sudan limon de Alpoj, Albanion, centran Grekion, Bulgarion, sudajn deklinojn de Karpatoj, Volinan kaj Podolan altaĵojn ĝis 49° de norda latitudo, centran kaj eostan Ukrainion ĝis 50° de norda latitudo, Voroneĵan, Penzan, kaj Samaran provincojn de nuna Rusio.[4]

    Karelia koniferaro, unu el preferataj habitatoj de tufparuo
    Juna tufparuo

    En la Norda kaj Eosta Eŭropo la preferata habitato de tufparuo estas maljunaj kaj altaj koniferaj arbaroj, plej ofte kun dominado de arbara pino kaj ordinara piceo. Ĝi renkonteblas en miksarbaroj, sed ankaŭ tie preferas pinofitajn areojn. En Centra, Suda kaj Uesta Eŭropo la habitatoj pli diversas kaj povas inkludi falfoliajn duonarbarojn kun densa subarbaraĵo kaj multaj maljunaj aŭ mortaj arboj. Ekzemple, en Pireneoj la birdoj ofte nestas en fagaj arbaroj, kaj en la sudo de Iberio en plantaĵoj de korkokverkoj. Vagantaj birdoj iam observeblas en aliaj biomoj, ekzemple en erikejoj, arbustetaroj, aŭ juniperaj densaĵoj, sed ili ne nestas tie kaj ne tro malproksimiĝas de siaj arbaroj.[5]

    Tufparuo estas loĝanta birdo kaj ne emas migri laŭsezone, nek ĝenerale veturi grandajn distancojn pro iu kialo. Ioma sezona migrado nur observeblas en la ekstremnordaj partoj de la arealo: en Kola duoninsulo, en baseno de rivero Peĉora, kaj en Sameio, kaj eĉ tie la distanco de migradoj estas malpli ol 100 km.[5] Jam en Leningrada provinco, kiu estas nur iom pli suda, tufparuoj restas en la sama areo tutan jaron.[6]

    Vivmaniero

    [redakti | redakti fonton]

    Reproduktiĝo

    [redakti | redakti fonton]

    Tufparuoj komencas la reproduktan sezonon pli frue ol aliaj paruedoj: plej ofte ĝi daŭras de marto ĝis junio.[5] Kutime inoj komencas serĉi por nestaj lokoj jam en februaro.[6] Pli malpli la saman tempon iĉoj komencas kanti la pariĝan kanton: laŭtan trilon "ĉeri-rere-riri""cirri-ri", ripetatan kelkfoje. Dum pariĝa ritualo la iĉo manĝigas la inon. Paroj restas kune dum multaj sezonoj, ofte la tutan vivon, kaj rare post morto de unu el partneroj la alia trovas novan partneron.[5]

    Kutime, ĉiu paro havas stabilan nestan teritorion, kiun ĝi protektas kaj dum, kaj ekster la reprodukta sezono. La nesto estas en arbotruo, kaj tufparuoj preferas fari la truon mem anstataŭ trovi jam ekzistan — simile al salikparuo, kaj malsimile al granda paruonigra paruo. Por fari la nestejon tufparuoj prefere elektas mortajn, putrantajn arbotrunkojn, plej ofte de foliaj arboj kiel alno, tremolobetulo. Tufparuoj kapablas fari truon ankaŭ en trunkoj de vivaj arboj, sed ne ofte faras tion. En maloftaj okazoj la birdoj reuzas arbotruojn de malgrandaj buntpegoj, forlasitajn nestojn de korakoj aŭ aliaj rabobirdoj, loĝejojn de sciuroj aŭ artefaritajn birdloĝejojn.[6][7] Ekzistas raportoj pri nestoj de tufparuoj trovitaj en homaj konstruaĵoj, ekzemple lignaj bariloj, kaj eĉ en grundo. Plej ofte la nestoj estas ne tre alte super la tero, kutime en la plej malsupra parto de la trunko, kaj ne pli alte ol 3 m. Nur en tre maloftaj okazoj oni trovis tufparuajn nestojn pli alte, foje eĉ ĝis 13 m super la grundo.[5] Plej ofte pri nestokonstruado laboras nur la ino, tre malofte la iĉo helpas.[8]

    La arbotruo estas 11—18 cm profunda, kun diametro de enirejo ne pli ol 30 mm.[9][7] En la truo estas uj-forma nesto kun muroj 2–3 cm dikaj kaj profundeco de 2–7 cm.[6] Kutimaj materialoj por la ujo estas, depende de ilia atingebleco en la loko, muskoj, herboj, liĥenoj, haroj de sciuroj, plumoj kaj lanugoj (kaj tiuj de la gepatroj mem, kaj de aliaj birdoj), araneretoj kaj similaj. Se la birdoj nestas apud homaj setlejoj, ili okaze ŝtelas por la nestoj molajn pecojn de homa rubo, ekzemple vaton, fadenojn, papererojn ktp.[8] La gepatroj daŭre furaĝas por molaj materialoj jam post kiam la ovoj estas metitaj, kaj ofte al la fino de kovado la ovoj estas kovritaj per dika tavolo de molaĵoj.[6]

    Kutime tufparuoj kreskigas du idarojn po sezono, sed en pli nordaj kaj mavarmaj partoj de la arealo povas esti nur unu.[5] Se la idaro pereas frue en la sezono, la ino povas meti novajn ovojn. Kutima ovaro estas 5–11 ovoj (en pli nordaj areoj kutime nur 5–6). La ovoj estas blankaj, kun ruĝece-brunaj makuloj,[5] 11–14 mm vastaj kaj 12–18 mm vastaj.[8] Kovado daŭras 13–18 tagojn. Nur ino kovas la ovojn, dum iĉo manĝigas ŝin. La idoj estas tuj post eloviĝo kovritaj per malhele griza lanugo, iliaj bekoj de ene estas brile aŭ malhele flavaj. Inter eloviĝo kaj elnestiĝo de idoj pasas pliaj 16–22 tagoj. Iam la ino metas novan ovaron antaŭ ol la idoj elnestiĝas, kaj en tiu ĉi okazo la iĉo estas devigita manĝigi kaj la inon, kaj la idojn.[6] Post elnestiĝo la gepatroj ankoraŭ subtenas la idojn dum pliaj 23–25 tagoj.[5] Vivdaŭro de tufparuo en naturo malofte superas 9 jarojn.[10][8]

    Tufparuo sur poŝtmarko de poŝto de Sovetunio el serio "Birdoj-defendantoj de la arbaro"

    Plejparto de dieto de tufparuo en varma sezono konsistas je malgrandaj senvertebruloj, unuavice koleopteroj (kurkuliedoj kaj foliskaraboj), lepidopteroj en ĉiuj etapoj de vivciklo, kaj araneoj.[11][7] La birdoj ankaŭ volonte fortikigas ĝin per dipteroj (muŝoj kaj kuloj), himenopteroj (abeloj kaj vespoj), kaj hemipteroj.[6] Dum anatomiaj esploroj oni ankaŭ trovis en stomakoj de plenkreskuloj aliajn insektojn kiel libeloj, plekopteroj, efemeropteroj, afidoj, neŭropteroj, ortopteroj (lokustojgriloj) kaj triĥopteroj.[5] Idoj antaŭ elnestiĝo estas nutrataj preskaŭ ekskluzive per lepidopteroj kaj araneoj.[6]

    En aŭtuno kaj vintro la dieto de tufparuo radikale ŝanĝiĝas kaj iĝas preskaŭ pure herbovora. La birdoj manĝas semojn de piceoj, pinoj, abioj, pseŭdocugoj, kameciparisoj, fagoj, betuloj, berojn de junipero, kratago, aŭ kornuso, sorpojn ktp.[5] Fruprintempe, kiam semoj kaj fruktoj jam estas pliparte formanĝitaj kaj insektoj ankoraŭ ne aperis, la birdoj subtenas sin per stamenoj de tremoloj kaj sevo de betulo, tremolo, aŭ acero.[6]

    La tutan jaron tufparuoj provas fari kaŝojn de nutraĵoj, aparte aktive dum pli malpli abundajn periodoj inter septembro kaj oktobro kaj inter marto kaj junio.[6] La birdoj kaŝas semojn, raŭpojn aŭ araneojn en krevaĵoj de arboŝelo, sub liĥenoj, inter folioj de pinofitoj, aŭ, malofte, sur la tero ĉe arbaj radikoj. Malsimile al salikparuo, tufparuo ne bone kaŝas siajn rezervojn, kaj lerta observanto povas preskaŭ ĉiam vidi ilin de ekstere.[6] Supozeble, la birdo mem kutime ne memoras precize kie ĝi kaŝis la nutraĵojn, sed ĉar ĝi ĉiam furaĝas en pli malpli stabila teritorio, ĝi kun granda probableco retrovas la kaŝojn. Krom la tufparuo mem, la kaŝoj helpas al aliaj birdoj, ne tiom lertaj je furaĝado, ekzemple grandaj paruoj.[5]

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. (2005) “Phylogeny of titmice (Paridae): II. Species relationships based on sequences of the mitochondrial cytochrome-b gene.”, Auk 122, p. 121–143. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282005%29122%5B0121%3APOTPIS%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2005)122[0121:POTPIS]2.0.CO;2]]. 
    2. (2005) “Taxonomic recommendations for British birds: third report”, Ibis 147 (4), p. 821–826. doi:10.1111/j.1474-919X.2005.00483.x.  [rompita ligilo]
    3. Jobling, James A. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/details/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling/e/n122 122], 230. ISBN 978-1-4081-2501-4.
    4. 4,0 4,1 Степанян, Л. С.. (2003) Конспект орнитологической фауны России и сопредельных территорий. Москва: Академкнига, p. 808. ISBN 5-94628-093-7. P. 569
    5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 Gosler, Andrew; Clement, Peter.. (2007) Handbook of the birds of the world Volume 12: Picathartes to Tits and Chickadees. Barcelona: Lynx Edicions. ISBN 84-96553-42-6. P. 725
    6. 6,00 6,01 6,02 6,03 6,04 6,05 6,06 6,07 6,08 6,09 6,10 Мальчевский А. С., Пукинский Ю. Б.. (1983) Птицы Ленинградской области и сопредельных территорий. Л.: Издательство Ленинградского университета.
    7. 7,0 7,1 7,2 (1986) Ильичёв, В. Д. (Ред.); Михеев, А. В. (Ред.): Жизнь животных 6 (Птицы). М.: Просвещение, p. 527.
    8. 8,0 8,1 8,2 8,3 Рябицев, В. К.. (2001) Птицы Урала, Приуралья и Западной Сибири: Справочник-определитель. Екатеринбург: Изд-во Урал. ун-та, p. 608. ISBN 5-7525-0825-8.
    9. Михеев, А. В.. (1975) Биология птиц. Полевой определитель птичьих гнёзд. М.: Просвещение, p. 171.
    10. Коблик, Е. А.. (2001) Разнообразие птиц (по материалам экспозиции Зоологического музея МГУ) Часть 4. М.: Издательство МГУ. ISBN 5-211-04072-4.
    11. Дементьев, Г. П.; Гладков, Н. А.. (1954) Птицы Советского Союза 5. Советская наука, p. 803.

    Vidu ankaŭ

    [redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj

    [redakti | redakti fonton]