Subarbaraĵo
Aspekto
La subarbaraĵo ampleksas la plantojn kaj la plantotavolojn sub la arba etaĝo. La ĉeesto de lumo dependas de la kanopeo de la arba stratumo kaj gravas por la disvolviĝ-eblecoj de la subarbaraĵaj plantoj.
Faka terminologio
[redakti | redakti fonton]En arbaristiko kaj forstumado oni uzas multecon de terminoj por priskribi la stratumojn en arbarero. Laŭ Lexicon silvestre [1], distingendas :
- La supra etaĝo : tiu parto de (samaĝa) arbarero, kiu konsistas el la dominantaj arboj kaj formas la plej supran kronetaĝon; ĝi ne apartenas al subarbaraĵo.
- La suba etaĝo : Tiu parto de arbarero, kiu ne partoprenas kun siaj arbokronoj en la kronetaĝo de la dominantaj kaj interetaĝaj arboj; ĝi ne apartenas al subarbaraĵo.
- La suba kreskaĵaro : (Pli junaj) arboj kaj arbedoj, evoluiĝantaj sub la krontegmento.
- La herbotavolo : Tiu plantotavolo (en la arbarero), kiu konsistas el herboj, filikoj kaj nanaj arbustoj.
- La surgrunda flaŭro : Tuto de ĉiuj plantoj - escepte de arboj kaj arbedoj -, kiuj formas certan vegetaĵaran tavolon proksime de la grundo.
Strukturo de la subarbaraĵa vegetaĵaro
[redakti | redakti fonton]Oni povas fari jenan klasifikon por la subarbaraĵo :
Stratumo | Alteco | Ĉeestantaj plantoj | Ekzemploj el la Miksaj atlantikaj arbaroj |
---|---|---|---|
Muskotavolo | kelkajn centimetrojn | muskoj kaj fungoj | Sphagnum palustre |
Herbotavolo | 0 – 0,5 m | arbidoj kaj herboj | arbara braĥipodio |
Arbustotavolo | 0,5 – 1,5 m | arbustoj | rubuso |
Arbedotavolo | 1,5 – 8 m | arbedoj | frangolo |
Suba kreskaĵaro [2] | > 8 m | junaj kaj etaj arboj | birdokaptista sorbuso, junaj fagoj en kverkaro |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberswalde, 84 pp. esperante