Parvigrus
Aspekto
Parvigrus estas formortinta birdo-genro, kun ununura specio Parvigrus pohli. Ĝi estis konsiderita familio, nome Parvigruidae. La restaĵojn de Parvigrus pohli oni priskribis el fosilioj trovitaj en Vachères en Francio, el rokoj el Malsupra Oligoceno. La nomo Parvigrus estis derivita el la Latina parvus por "malgranda" kaj grus por gruo, dum la specia epiteto referencas Burkhard Pohl kiu akiris la specimenon por la Wyoming Dinosaur Center de Thermopolis, Vajomingo. Parvigrus pohli estis koko-granda parenco de gruoj kaj de aramoj.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2005) “A chicken-sized crane precursor from the early Oligocene of France”, Naturwissenschaften 92 (8), p. 389–393. doi:10.1007/s00114-005-0007-8. Bibkodo:2005NW.....92..389M. 20017550.
|