Pasporto al la tuta mondo
Pasporto al la tuta mondo estas Esperanto-kursa filmo en 2002 por la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, konceptita de Edwin Grobe kaj verkita de Paul Gubbins. Ĝi konsistas el dekkvin lecionoj de po tridek minutoj. Ĉiu leciono okazas tute en Esperanto, kaj estas dividita en tri partojn: enkonduko, sekvata skeĉo kiu formas originalan rakonton, muzikon kaj analizo de la historio kaj la novaj terminoj diskutitaj en la leciona fazo.
La videaro sekvas familion de esperantistoj, la Bonvoloj, kaj iliajn gastojn kiuj uzas la Pasportan Servon. La familio Bonvolo havas informejon por helpi aliajn esperantistojn kaj unu tagon renkontas Ruselon, kiu estas ŝafisto. Ruselo, post vojaĝo lacas kaj la familio konsentas gastigi lin. Malantaŭ renkontoj, amikino kaj loka vendejo-posedantino, Flora Bundo, revenas al la Bonvola domo kun grandaj monaj zorgoj. La patro de la familio, Georgo, donas monon al Flora sen la permeso de la edzino Filisa. Tiu ĉi trovas, ke ŝia mon-bokalo estas malplena kaj kontaktas malruzan detektivon. La detektivo kredas, ke Ruselo estis la ŝtelisto kaj provas aresti lin. Konfliktoj sekvas.
Roluloj
[redakti | redakti fonton]- Instruisto
- Elsa Torres Raola (el Kubo) : Kurso-instruistino
- Kvin Membroj de la Bonvolo Familio
- Miko Sloper (el Usono) : Georgo, la patro kaj filozofo.
- Leonora Torres y Torres (el Meksiko) : Filisa, la patrino kaj dancisto.
- Ĵenja Bondelid (el Usono) : Helena, la plej juna filino kaj skulptisto.
- Mingchi Chien (el Ĉinio) : Jolanda, la plej maljuna filino kaj juĝisto.
- Stephan Boddington (el Eŭropa Unio) : Karlo, la mezjuna filo kaj atleto.
- Aliaj Personoj
- Guy Manahem (el Usono) : Ruselo, la unua gasto kiu vizitas la familion kun sia ŝafo. Li estas ŝafisto.
- Katsunori Syozi (el Japanio) : Ken, la raportisto.
- Vesna Rogulja Heyman (el Kroatio) : Flora Bundo, loka vendej-posedanto, kiu svenemas.
- Steve Wagenseller (el Usono) : la stulta detektivo.
- Amalie Maria Johansen (el Danio) : kuracistino.
- Natsuko Takenaka (Fujimoto) (el Japanio) : Nina, atletino.
- Aziz Diallo (el Senegalo) : Impostisto.
- Aaron Brown : Bardo, kuzo de Ruselo.
Temkanto
[redakti | redakti fonton]ESPERANTO
Ni neniam fremduliĝas,
Por bonvolo ni ja strebas.
Bonvenon Esperantion,
En Bonvolo-familion!
KORUSO:
Esperanto, Esperanto
La pasporto al la tuta mondo
La interpopola senmurigilo
Zamenhof, pacama homo,
Lingvon kreis por la mondo;
Komuniki nun ni povas
Ni amikojn novajn trovas.
[Koruso]
Ni facile povas lerni
Gramatikon kaj parole
Kun precizo, tre bonvole,
Frue, ĝue kaj belsone!
[Koruso]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo Arkivigite je 2013-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Senkosta JuTuba versio de la serio
- PDF Ekzercaro Senkostaj
Ĉi tie Arkivigite je 2019-02-21 per la retarkivo Wayback Machine
- PDF Tekstoj Senkostaj Ĉi tie Arkivigite je 2019-02-21 per la retarkivo Wayback Machine
- PDF pri la kursa roluloj: Ĉi tie