Patatas bravas
Patatas bravas, nome ankaŭ patatas a la brava aŭ papas bravas (kuraĝaj terpomoj), estas terpomoj tranĉitaj forme de neregulaj kuboj aŭ pecoj ĉirkaŭ tri centimetroj granda kaj kiuj estis frititaj en olivoleo akompanitaj de kapsika pika tomatsaŭco , nome salsa brava (kuraĝa saŭco), kiun oni elverŝas sur la terpompecoj kaj estas servata la tuta aro tutvarme. Temas pri tradicia plado en parto de la regionoj de Hispanio, kie ili manĝatas akompane de biero aŭ vino, servite kiel kunmanĝebla porcio kiu enhavas proksimume unu kvaronon da kilo de terpomoj, aŭ kiel tapo aŭ aperitivo. La nomo bravas (kuraĝaj) aludas al la akreco de la pika spico kiun posedas tiun saŭco.[1][2] Ĝi estas konsiderata unu el la plej malmultekostaj tapoj pro la malalta kosto de ties ingrediencoj kaj krome ĝi taŭgas ĉar estas manĝebla de vegetaranoj.