Pavel Durov
Aspekto
Pavel Durov | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1984 (40-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo |
Lingvoj | rusa • angla • itala • franca |
Loĝloko | Rusio |
Ŝtataneco | Francio (2021–) Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (2021–) Sankta-Kito kaj Neviso (2013–) Rusio (1991–) Sovetunio (–1991) ![]() |
Alma mater | Faculty of Philology of Saint Petersburg State University (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Patro | Valerij Durov ![]() |
Frat(in)o | Nikolaj Durov ![]() |
Infanoj | nekonata valoro |
Okupo | |
Okupo | komputosciencisto entreprenisto ![]() |
Verkoj | Telegram VKontakte |
Pavel Valerjeviĉ DUROV (ruse Павел Валерьевич Дуров), naskiĝis en Leningrado (Sankt-Peterburgo) la 10-an de oktobro 1984, estas entreprenisto plej konata por fondado de la interkona retejo VKontakte kaj poste Telegram.[1] Li estas la pli juna frato de Nikolaj Durov.
Persona vivo
[redakti | redakti fonton]Pavel Durov estas vegetarano.
La 24-a de januaro 2012 dum la konferenco « Digital Life Design » en Munkeno, Pavel renkontiĝis kun Jimmy Wales kaj faris donacon de unu miliono da dolaroj al la fondumo Vikimedio.
Ĉar li opiniis en 2014 ke Rusio estis nekongrua kun la interreta komerco[2], li forlasis Rusion por instali sin en la insuloj de Sankta-Kito kaj Neviso, federacio de Karibio (karibaj insuloj) kies civitanecon li akiris[3].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Why Telegram has become the hottest messaging app in the world", The Verge, 25-a de februaro 2014.
- ↑ (angla) Ingrid Lunden, Durov, Out For Good From VK.com, Plans A Mobile Social Network Outside Russia (definitive for de VK.com, planas moveblan socian reton ekster Rusio), TechCrunch, la 22-an de aprilo 2014, alirite la 2-an de januaro 2017.
- ↑ (angla) Vkontakte Founder Pavel Durov Becomes Citizen of St. Kitts and Nevis, The Moscow Times, la 28-an de aprilo 2014, alirite la 2-an de januaro 2017.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Telegram (aplikaĵo)
- VKontakte (rusa varianto de Fejsbuko)