Luarlandoj
Luarlandoj (Pays de la Loire) | ||
regiono | ||
|
||
Ŝtato | Francio | |
---|---|---|
Departementoj | Loire-Atlantique (44), Maine-et-Loire (49), Mayenne (53), Sarthe (72), Vendée (85) | |
Gravaj urboj | Nantes, Angers, Laval, Le Mans, La Roche-sur-Yon | |
Prefektejo | Nantes | |
Areo | 32 082 km² (3 208 200 ha) | |
Loĝantaro | 3 660 852 (2013) | |
Denseco | 114,11 loĝ./km² | |
prefekto | Henri-Michel Comet | |
- prezidanto | Christelle Morançais | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Luarlandoj
| ||
Vikimedia Komunejo: Pays de la Loire | ||
Retpaĝo: http://www.paysdelaloire.fr | ||
Luarlandoj aŭ Luarlandio[1] (france Pays de la Loire [pe.i də la lwaʁ]) estas administra regiono en nord-okcidenta Francio ĉe la Atlantika Oceano.
La regiono konsistas el 5 departementoj: Loire-Atlantique, Maine-et-Loire, Mayenne, Sarthe kaj Vendée. La ĉefurbo estas Nantes. Aliaj gravaj urboj estas Angers, Le Mans, La Roche-sur-Yon, Laval, Cholet, Saumur, Saint-Nazaire kaj Les Sables-d'Olonne. Sur 32 082 kvadrataj kilometroj loĝas 3 660 852 homoj (2013). ISO-kodo de la regiono estas FR-R.
Tiu administra regiono entenas diversajn partojn tre heterogenajn, kaj historie kaj geologie. La departemento Loire-Atlantique estas historie pli ligita al la najbara regiono Bretonio. Sarthe pro sia proksimeco al Parizo estas forte sub ĝia altiro kaj influo. Vendée havas delonge fortan individuan identecon kaj same por la departemento Maine-et-Loire kiu plejparte konsistas el la historia Anĵuo, regiono ĉirkaŭ Angers.
-
Blazono
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Laŭ Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio de la franclingva SAT-Amikaro, arkivigita laŭ stato de julio 2021
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- retejo de la regiona konsilio de la Luarlandoj
- turisma retejo (en la franca, angla, germana, nederlanda, hispana, ĉina kaj japana)