Pearl Harbor
Aspekto


Pearl Harbor (Esperantigite Perlo-haveno) estas haveno kaj bazejo de armea maristaro de Usono situanta proksime de urbo Honolulu sur insulo Oahu, kiu estas parto de Havajo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pearl Harbor enpaŝis historion kiel loko de neatendita atako kontraŭ usona pacifika floto fare de japana eskadro la 7-a de decembro 1941. Tiu ĉi evento signifis komencon de milita stato inter Usono kaj Japanio kaj samtempe ĝi estis kaŭzo de la eniro de Usono en la Duan Mondmiliton.