Pech Maho
Pech Maho | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Koordinatoj | 43° 2′ 44″ N, 2° 57′ 22″ O (mapo)43.045680562.95622222Koordinatoj: 43° 2′ 44″ N, 2° 57′ 22″ O (mapo) | ||||
Pech Maho | |||||
Vikimedia Komunejo: Pech Maho [+] | |||||
Pech Maho [peŝ mao] estas opidumo situanta sur la komunumo de Sigean [1] (Aude, Francio). Ĝi estis okupata de la 6-a ĝis la 3-a jarcento antaŭ Kristo. Oni tie observis tri sinsekvajn okupojn ŝajne ne kontinuaj de popolo nomata "Elisika" (Ἐλισύκοι -ων greke) situanta lime de iberaj kaj liguraj popoloj. La loko ŝajnas esti komerca renkontpunkto inter mediteraneaj komercantaj popoloj (Fenicoj,Punikoj, Helenoj) kaj la loka popolo. En la fino de la 3a jarcento ĝi estis milite detruita kun granda perforto verŝajne lige kun la milito de Romio kontraŭ Punikoj.
Situo
[redakti | redakti fonton]La opidumo situas nun sur ne tre alta monteto (29m) je bordo de la rivereto Berre. Kiam ĝi estis konstruita ĝi situis proksime de defluejoj de riveroj Aude kaj Berre en la maron, ĉe rivertrapasejo de la Heraklea vojo kiu tiam ebligis vojaĝi de Italio ĝis Iberio. La opidumo staris tiam ĉe navigebla maro anstataŭ la nuna lageto apartigita de la maro kaj firmaj terenoj kiujn ni nun vidas en tuja proksimeco. Ĝi do troviĝis sur milite defendebla monteto kaj ĉe komercaj vojoj : la maro kaj la riveroj.
Koordinatoj : 43° 02′ 44.45″ N 2° 57′ 22.4″ O / 43.0456806 °N, 2.956222 °O (mapo)
Malkovro kaj esploro
[redakti | redakti fonton]La loko estis malkovrita en 1913. Ĝia nomo estas nuna moderna, la antikva nomo ne estas konata. Arkeologiaj prifosadoj estis faritaj de 1948 ĝis 1957 (J. Campardou) de 1959 ĝis 1974 (Y. Solier)) kaj denove de 1998 ĝis 2009. (Gailledrat, Solier). Programitaj prifosadoj estas planitaj ĝis 2010. En Sigean estas muzeo kiu estas grandparte dediĉita al la rezultoj de la esploroj de Pech Maho. Oni povas viziti gvidite la opidumon ĉiusabate kaj ankaŭ ĉiuĵaŭde en la somero deirante de la muzeo.
Kronologio
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Muzeo de Sigean, rete esplorebla. france
- Pech Maho Arkivigite je 2010-08-16 per la retarkivo Wayback Machine, Éric Gailledrat, sur la retejo de CNRS (CNRS) france
- Raporto pri programitaj prifosadoj, Éric Gailledrat, Alexandre Beylier, Hugues Boisson Henri Duday, André Rivalan, 2006, PDF-dokumento, 62p. france
- Trijara programo 2008-2010, meztempa raporto 2008, Éric Gailledrat, PDF-dokumento, 142p. france
- Pech Maho aux VIe-Ve s. av. J.-C. Une place d'échange en territoire élisyque, Eric Gailledrat, Pierre Rouillard, Revue archéologique de Narbonnaise no 35, , pp. 401-410, 2003. Suppléments ISSN 0153-9124. Association de la revue archéologique de Narbonnaise , Montpellier france