Peder Sørensen
Petrus Severinus (1542-1602) | ||
---|---|---|
"Collectanea chymica medico-philosophico-polonica", verko de Peder Sørensen (1540–1602), eldonita en (1698).
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1542 en Ribe, Danio | |
Morto | 28-a de julio 1602 en Kopenhago, Danio | |
Ŝtataneco | Danio-Norvegio vd | |
Alma mater | Universitato de Kopenhago Universitato de Padovo Universitato de Parizo | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto kemiisto alkemiisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Peder Sørensen (1542-1602) estis dana kuracisto, kemiisto, alkemiisto kaj unu el la plej brilaj disĉiploj de Paracelsus. Li iĝis kirurgo-serĝento sub la komando je Frederiko la 2-a (1534-1588), en 1571, tiam, iom poste, sub Kristiano la 4-a (1577-1648).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Peder Sørensen, pli konata sub lia latina nomo Petrus Severinus, naskiĝis en la dana urbo Ribe sur la okcidenta marbordo de Jutlando ĉirkaŭ 1542 aŭ 1540. Ĉi tiuj du jaroj estas cititaj en tekstoj de la 17-a jarcento. Ribe estis prospera urbo pro la graveco de la komerco inter la bienoj de Jutlando kaj la sudaj merkatoj.
Ĝi ankaŭ estis haveno, kiu subtenis regulan komercon kun Nederlando, Anglio kaj aliaj havenoj ĉe la frisa marbordo. Ribe ankaŭ estis administra centro kun la katedralregistaro, kiu estis unu el la plej gravaj en Danio de la 16-a jarcento.
La gepatroj de Severinus verŝajne estis prosperaj kaj bonstataj, kaj kiel aliaj infanoj, Severinus enskribiĝis en la latina lernejo en la Katedralo de Robe antaŭ ol iri al universitato eksterlande aŭ al Kopenhago. Post la reformacio, la katolika hierarkio estis anstataŭigita de luteranaj majstroj kaj administrantoj, sed la instruplano malmulte ŝanĝiĝis.
La Katedralo de Ribe estis administrita fare de kelkaj el la plej grandaj reformitaj humanistoj de la 16-a kaj 17-a jarcentoj, kaj aparte Hans Tausen (1494-1561)[1], Peder Hegelund (1542-1614)[2], kaj Jens Dinesen Jersin (1588-1634)[3] kiuj donis al Severinus la plej bonan edukon haveblan en Danio en tiu epoko.
Sørensen estas la aŭtoro de "Idea medicinæ philosophicæ" (1571). Li precipe plibonigas la ideon de Paracelsus (1493-1541) pri la ĉeesto de nevideblaj agentoj, kaŭzoj de la malsanoj, kiu establas la superecon de la ideoj de Paracelsus super tiuj de Galeno.
Severinus estis membro de la intelekta elito de Danio. Lia eduko estis subtenata de la dana krono kaj lia salajro kiel reĝa kuracisto donanta al li statuson kaj aŭtoritaton por lia laboro kaj liaj opinioj. Li estis samtempulo kaj persona partnero de Tycho Brahe, kiu ankaŭ estis asociita kun la evoluo de kemio dum la 17-a jarcento.
Daniel Sennert, profesoro en la Universitato de Wittenberg, skribis, en 1619, ke plej multaj kemiaj kuracistoj sekvis la instruadon de Severinus kaj eĉ aludis al la "lernejo de Severinus" kiel medicina teorio, kiu baziĝis sur la filozofio de Paracelsus. La nunaj studentoj, kiuj inkluzivas Jole Shackelford[4] kaj Hiro Hirai[5], asertis, ke Severinus estas grava antaŭulo de kaj Jan Baptista van Helmont kaj Pierre Gassendi.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Idea medicinæ philosophicæ, Bazelo, 1571
- Epistola scripta Theophrasto Paracelso: in qua ratio ordinis & nominum adeoque totius Philosophiæ Adeptæ Methodus compendiosè & eruditè ostenditur, 1572
- Exercitationum liber in qua quæstiones philosophicæ, astronomicæ, medicæ, cabalisticæ explicantur, Parizo, 1567
- Collectanea chymica medico-philosophico-polonica, 1698
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Dansk Biografisk Leksikon
- WorldCat Identities Arkivigite je 2021-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Den Store Danske
- Université de Paris
- Dansk biografisk lexikon
- Salmonsens konversationsleksikon
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Galeno de Pergamo (129-216)
- Paracelsus (1493-1541)
- Hans Tausen (1494-1561)
- Thomas Erastus (1524-1583)
- Theodor Zwinger (1533-1588)
- Frederiko la 2-a (1534-1588)
- Johannes Pratensis (1543-1576)
- Joseph Duchesne (1544-1609)
- Tycho Brahe (1546-1601)
- Francis Bacon (1561-1626)
- Oswald Croll (1563-1609)
- Daniel Sennert (1572–1637)
- Kristiano la 4-a (1577-1648)
- Ambrosius Rhodius (1577-1633)[6]
- Jan Baptista van Helmont (1580-1644)
- David Gorlaeus (1591-1612)
- Pierre Gassendi (1592-1655)
- Johannes Franz Hartmann (1865-1936)