Saltu al enhavo

Peder Severin Krøyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peder Severin Krøyer
Persona informo
Naskonomo Peder Severin Krøyer
Naskiĝo 23-an de julio 1851 (1851-07-23)
en Stavanger
Morto 21-an de novembro 1909 (1909-11-21) (58-jaraĝa)
en Skagen
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Reĝlando Danio (1889–)
Norvegio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Reĝa Dana Akademio de Arto Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Henrik Nikolai Krøyer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Marie Krøyer (en) Traduki (1889–1905) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Vibeke Krøyer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
skulptisto
grafikartisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Fishing boat
Ho ho hura! Artista festo en Skagen
Summer Evening on Skagen's Southern Beach
Summer Day at Skagen South Beach
Roses
Midsummer Eve Bonfire on Skagen Beach
Hatters in an Italian village
A luncheon. The artist, his wife and the writer Otto Benzon
vdr

Peder Severin Krøyer, ankaŭ konata kiel P.S. Krøyer (Stavanger, 23-an de julio 1851Skagen, 21-an de novembro 1909) estis dana pentristo. Li apartenis al la Skagenpentristoj. Lia verkaro oni ĝenerale konsideras kiel impresionismo.

Vivo kaj laboro

[redakti | redakti fonton]

Krøyer elkreskis ĉe onklino en Kopenhago. Li jam dum junaĝo montris talenton por desegni kaj pentri, je aĝo de dekkvar li komencis studadon je la Reĝa Dana Artakademio. En 1871 li havis sian unuan ekspozicion. Inter 1877 kaj 1881 li faris studvojaĝojn al Hispanio, Italio kaj Francio. Speciale en Parizo, kie li havis privatan instruadon de Léon Bonnat, li trovis gravajn inspirfontojn ĉe la tiamaj impresionistoj.

Post reveno al Danio Krøyer fariĝis multdezirata portretpentristo en Kopenhago. Krom tio li luprenis domon en Skagen, kaj partoprenis al la loko artistoj-kolonio la Skagenpentristoj, kun inter aliaj la verkistoj Holger Drachmann, Georg Brandes, Henrik Pontoppidan kaj la artistgeedzoj Michael kaj Anna Ancher. Krøyer restadis, speciale dum la vintro, regule en Kopenhagen kaj dum la somero li pentradis en Skagen. En 1891 lia juna edzino Marie ankaŭ ekloĝis tie kaj multfoje pozis por li. Li plejparte pentris en impresionisma stilo, ofte kun la naturo, maro kaj artistoj-kolonio de Skagen kiel temo.

Post 1900 Krøyer ekhavis multajn psikajn problemojn kaj suferis pro depresimanio (Dupolusa obstrukco). Li mortis en 1909, 58-jaraĝa.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Peter Michael Hornung, Peder Severin Krøyer, Palle Fogtdal, København, 2002. ISBN 87-7248-551-5.