Peer Steinbrück
Aspekto
Peer STEINBRÜCK [ŝtajnbrik] estas germana politikisto. Li naskiĝis la 10-an de januaro 1947 en Hamburgo, do nun estas 77-jara. Inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 li estis federacia ministro pri financoj en la registaro de Germanio, en granda koalicio inter kristandemokratoj kaj socialdemokratoj, la du plej grandaj parlamentaj frakcioj. Antaŭe inter 2002 kaj 2005 li estis ĉefministro de la germania federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Li reprezentas la Socialdemokratian Partion de Germanio (SPD), kiu ekde oktobro 2009 en la germania parlamento Bundestag estas partio opozicia.