Peguerinos
Peguerinos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05239 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 303 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 38′ N, 4° 14′ U (mapo)40.627222222222-4.2327777777778Koordinatoj: 40° 38′ N, 4° 14′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 m [+] | ||
Areo | 87 km² (8 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Peguerinos [+] | |||
Peguerinos [pegeRInos] estas municipo en la plej orienta pinto de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio, lime kun la provincoj Madrido kaj Segovio. Ĝi apartenas al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco.
Blazono
[redakti | redakti fonton]En la blazono oni montras bovinon en la malsupra duono (kiel simbolo de la brutobreda tradicio), kaj en la supra duono inter du pinoj (kiel simbolo de la forsta tradicio) ekzempleron de endemia isabela papilio, Graellsia isabellae, malkovrita de la hispana sciencisto Mariano de la Paz Graells en Peguerinos en 1848. Li nomis ĝin kiel Saturnia isabellae omaĝe al la reĝino Isabel la 2-a de Hispanio. Poste la specio estis renomita Graellsia isabellae omaĝe al la malkovrinto.[1]
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de du loĝlokoj, nome Peguerinos mem kaj Hoyo de la Guija; ĝi okupas totalan areon de 87,01 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 273 loĝantojn. Ĝi perdis 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 48 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun El Espinar (Segovio), Dehesa de la Cepeda (Madrido), Guadarrama (Madrido), Las Navas del Marqués, San Lorenzo de El Escorial (Madrido), Santa María de la Alameda (Madrido). La municipa teritorio estas montara ĉe la Gvadarama montaro.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Dum la Hispana Enlanda Milito la vilaĝo estis konkerita de la frankismaj trupoj la 30an de Aŭgusto 1936 fare de falangistoj kaj marokaj koloniaj trupoj kiuj fifaris kruelaĵojn: la vunditoj de la milthospitalo instalita en la preĝejo estis tie tuj ekzekutitaj (kion faris kutime la marokaj koloniaj trupoj dum la milito)[2][3] kaj du flegistinoj kaj kelkaj virinoj —inter kiuj knabino 14-jara— estis perfortitaj; multaj domoj estis rabitaj kaj bruligitaj.[4]
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj ĉefe brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «Diez curiosidades sobre la sierra de Guadarrama: Graellsia, la mariposa real». ABC.es. 1a de Aŭgusto 2015. alirita la 17an de Marto 2022.
- ↑ Payne, Stanley G. (1968). Los militares y la política en la España contemporánea. Parizo: Ruedo Ibérico. p. 361.
- ↑ Vidarte, Juan-Simeón (1973). Todos fuimos culpables. Fondo de Cultura Económica. p. 427.
- ↑ Preston, Paul (2011). El holocausto español. Odio y exterminio en la Guerra Civil y después. Barcelona: Debate. pp. 289-290. ISBN 978-84-8306-852-6.