Saltu al enhavo

Pekina Puĉo (1976)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Pekina Puĉo (ankaŭ konata kiel la incidento en la halo Huairen, la puĉo en la halo Huairen, aŭ la puĉo de la 6-a de oktobro) estas puĉo okazinta la 6-an de oktobro 1976, kiam Hua Guofeng, la tiama unua vicprezidanto de la Ĉina Komunista Partio (ĈKP), ĉefministro de la Ŝtata Konsilio kaj Ministro pri Publika Sekureco, kunlabore kun Ye Jianying, vicprezidanto de la Centra Komitato de la Ĉina Komunista Partio, vicprezidanto de Centra Milita Komisiono kaj Ministro pri Nacia Defendo, kaj Wang Dongxing, komitatano de la Politburoo de ĈKP kaj direktoro de la Centra Oficejo, arestis kaj enprizonigis kvin altajn oficialulojn sub la preteksto de "izola esplorado". La kaptitoj inkluzivis la Bandon de la Kvar kaj Mao Yuanxin, kiu estis la nevo de Mao Zedong kaj interliganto de la Politburoo de ĈKP.

Malllonge post la aresto, en sekreta kunveno de la Politburoo de ĈKP, Hua Guofeng estis nomumita kiel aganta Prezidanto de ĈKP kaj aganta Prezidanto de la Centra Milita komisiono. Tiel finiĝis la "Proletara Kultura Revolucio" iniciatita de Mao Zedong. Poste, la Bando de la Kvar kaj iliaj ĉefaj sekvantoj estis politike purigitaj, kaj iuj estis kriminale persekutitaj.

Fono[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Mao Zedong en la 9-a de septembro 1976, potenca vakuo aperis interne de ĈKP. En la Partio ekzistis du politikaj frakcioj: la unua, persone aranĝita de Mao Zedong antaŭ sia morto kaj konata kiel la "Potenculoj", inkluzivis Hua Guofeng, Wang Dongxing, Chen Xilian, Ji Dengkui kaj Wu De, kune kun la "Veteranoj" reprezentitaj de Ye Jianying kaj Li Xiannian; kaj la dua, konata kiel "Frakcio de la Kultura Revolucio", inkluzivis Jiang Qing, Zhang Chunqiao, Yao Wenyuan, Wang Hongwen kaj Mao Yuanxin. La du frakcioj havis grandajn diverĝojn de opinioj, kaj la diferencoj rezultigis ekstreme intensajn internajn luktojn.