Pekseso
Aspekto
PEKSESO | ||
---|---|---|
infanludo • surtabla ludo • solitaire | ||
Aŭtoro | William Hurter | |
Nombro de ludantoj | 2 ĝis 6 | |
Aĝa rekomendo | 4 jaroj | |
Daŭro de ludo | 15 ĝis 30 minutoj | |
Estiĝo | 1959 | |
Pekseso estas kartludo por minimume du ludontoj. La ludo estas konata sub nomoj Memorize/Concentration, ankaŭ konata kiel Memory, Pelmanism, Shinkei-suijaku, Pexeso aŭ simple Pairs. Oni ludas per speciala serio de ludkartoj. La kartaro konsistas el para nombro, plej ofte 64 ludkartoj, kiuj kreas duopojn. Celo de la ludo estas trovi kiel eble plej duopojn.
Antaŭulon de la pekseso ni povus trovi en tradicia japana ludo kun konkoj nomata Kai awase.
En Esperanto estas eldonita serio de diversaj tiaj kartludoj per paroj kun bestoj kaj aliaj temoj sub la marko GreenRats.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Interreta pekseso[rompita ligilo]
- Pekseso on-line