Pelayos del Arroyo
Pelayos del Arroyo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40170 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 45 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 3′ N, 3° 56′ U (mapo)41.051111111111-3.9394444444444Koordinatoj: 41° 3′ N, 3° 56′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 143 m [+] | ||
Areo | 12,44 km² (1 244 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pelayos del Arroyo [+] | |||
Pelayos del Arroyo [peLAĝos delaROĝo] estas municipo en la centrosudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la administracia dividaĵo Partido Judicial de Segovia (jurisdikcia partio de Segovio) en la sudoriento de la provinco. La loknomo Pelayos del Arroyo estas etimologie komprenebla kiel Pelayo de la Rojo, kiel aludo al iama loĝanto nome Pelayo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 12,44 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 52 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 21 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Turégano, Santiuste de Pedraza, Sotosalbos, Torre Val de San Pedro kaj Collado Hermoso.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. Ĉirkaŭ 1120, Pelayos del Arroyo apartenis al teritorio de la katedralo de Segovio pro donaco fare de sia konsilantaro al la episkopo Pedro de Agen. En 1220 la loko nomiĝis Pelaios kaj en 1826 oni aldonis kroman del Arroyo. Oni supozas, ke la nomo devenas de la estro de la reloĝado en la Mezepoko. Ĝi apartenis al la episkopeco de Segovio, kiu vendis ĝin al Álvaro de Zúñiga y Pérez de Guzmán (Duko de Béjar) post la Milito de la Komunumoj de Kastilio (1520-1522).
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis, kune kun gastigado, konstruado kaj piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj, inter kiuj menciendas la preĝejo de Sankta Vincento, ekzemplo de segovia rura romaniko konstruita inter la 12-a kaj 13-a jarcentoj kaj reformita fojojn, ekzemple per aldono de fortika sonorilmuro ĉe la absido; ĝi enhavas restaĵojn de murpentraĵoj, barokan retablon kaj rimarkindajn kapitelojn, krom pordegon.