Pelle Svanslös
Aspekto
Pelle Svanslös | |
---|---|
fikcia kato | |
Kreita de | Gösta Knutsson |
Verko | libroserio Pelle Svanslös |
Informoj | |
Sekso | vira |
Specio | kato |
Nacieco | Svedio |
Loĝloko | Upsalo |
Kunulo | Maja Gräddnos |
Amikoj | Maja Gräddnos |
Malamikoj | malica Måns, Bill kaj Bull |
Pelle Svanslös (proksimume "Peĉjo Senvosta") estas fikcia kato en libroj de la sveda verkisto Gösta Knutsson. Pelle perdis sian voston. Malica Måns kaj liaj amikoj Bill kaj Bull ĉikanas lin pri vosto-nehavo. Pelle loĝas en homa familio, sed multaj aliaj katoj en la libroj estas stratokatoj. Amikino de Pelle estas Maja Gräddnos. Pelle loĝas en Uppsala.
La travivaĵoj de Pelle Svanslös estis plurfoje filmigitaj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- 8534 Knutsson, asteroido
- 8535 Pellesvanslös, asteroido
- 8536 Måns, asteroido
- 8537 Billochbull, asteroido
- 8538 Gammelmaja, asteroido
- 8539 Laban, asteroido