Pendbotelo
Pendbotelo aŭ Ladbotelo (foje nomata kantina botelo) estas botelo destinita por enteni kaj porti trinkakvon aŭ sukon kaj muldita tiel, ke ĝi povas esti portata kaj uzata de vojaĝantoj, soldatoj aŭ kampolaboristoj. Rimeno pendita ĉe la ŝultro aŭ de la zono, kiu permesas ĝin porti, estas kutime alkroĉitaj al la akvujo. Pendboteloj plej ofte estis faritaj el metalo aŭ lado, sed aliaj materialoj kiel ligno (antaŭe) aŭ Ŝamo (paŝtisto) aŭ plasto (lastatempe) ankaŭ eblas. La botelo ofte estas kovrita per tuko aŭ alia mola materialo, kovranta la ujon por protekti ĝin kaj varmizoladi la trinkaĵon kaj reteni la temperaturon, varmon aŭ malvarmon.
La akvo de praaj akvocisternoj kutime estis disdonita per sakoj el ledo aŭ el kukurbalo malplenigita. Kanistroj poste estis faritaj el vitraj boteloj portitaj en adaptite kunplektita korbo de tola aŭ salika materialo. Ŝtopila korko estis plejparte uzata por fermi la botelojn. Ĝis la mezo de la 20-a jarcento la kanistroj estis fabrikitaj el lado, rustorezista ŝtalo aŭ aluminio, kun ŝraŭba ŝtopilo, kiu kutime estis fiksita al la ujo per mallonga ĉeno aŭ rimeno, por ke ĝi ne perdiĝu. Ĉi tiuj ujoj estis plibonigo super la vitraj boteloj, ĉar tiuj lastaj estis vundeblaj al truigo kaj konsekvence likvoperdo en kazo de falo. Hodiaŭ modernaj akvujoj preskaŭ ĉiam estas faritaj el ia plasto, precipe el polietileno aŭ polikarbonato. Ili estas kutime same malpezaj kiel metalaj akvujoj kaj eĉ pli, kaj pli rezistas al likvoperdo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Ligna botelo el la 7-a jarcento, Germanio
-
Militista metala botelo, Ukrainio
-
plasta botelo sen rimeno
-
soldatoj trinkas el porteblaj boteloj
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Trinkledo (de la antikva epoko)
- Varmbotelo (varmizola botelo)