Pengyou
Pengyou ( ĉine : 朋友 ; pinjino : péngyǒu ; Esperanta traduko: "Amiko") estas populara socireto de Tencent kompanio.
Pengyou estas la plej granda interreta komunumo en Ĉinio laŭ registritaj uzantoj. La kreintoj asertas, ke pli ol 200 milionoj da kontoj estas registritaj en sia socia reto.
La retejo uzas verajn uzantnomojn kaj nur permesas registri konton per retpoŝto. La retejo havas socian areon Qzone kaj sekcion por kompania komunikado, kie uzantoj povas fariĝi "abonantoj" de diversaj kompanioj kaj ili povas uzi la retejon por interagi kun siaj konsumantoj.
En decembro 2019, la servo pengyou.com estis rekomencita kaj la oficiala retejo nun havas enirejon por elŝuti la beta-version. Nova emblemo kaj slogano estis evoluigita kiel: "Venu kaj kreu vian propran rondeton."