Pentti Haanpää
Aspekto
Pentti Haanpää | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Pentti Mikael Haanpää |
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1905 en Leskelä |
Morto | 30-an de septembro 1955 (49-jaraĝa) en Iso Lamujärvi |
Mortokialo | Drono ![]() |
Lingvoj | finna |
Ŝtataneco | Finnlando ![]() |
Okupo | |
Okupo | romanisto novelisto ![]() |
Pentti Haanpää (naskiĝis la 14-an de oktobro 1905 en vilaĝeto Leskelä, eksa komunumo Pulkkila kaj nuna Siikalatva, mortis drone en aĝo de 49 jaroj la 30-an de septembro 1955 en la lago Iso Lamujärvi, Pyhäntä) estis finna verkisto kiu estas konata speciale pri noveloj: li sume skribis kaj publikigis proksimume 350 novelojn. Li skribis ankaŭ 10 romanojn, el kio parto estis eldonita postmorte. Pentti Haanpää dronis en la lago Iso Lamujärvi la 30-an de septembro 1955.