Pequeño teatro
Pequeño teatro | |
---|---|
libro | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Ana María Matute |
Lingvoj | |
Lingvo | hispana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1954 |
Ĝenro | romano |
Pequeño teatro (Malgranda teatro) estas romano de Ana María Matute publikigita en 1954. Ĝi estis verkita en 1943, kiam la verkistino estis nur 17-jaraĝa,[1] sed estis publikigita nur en 1954, kiam ĝi venkis en la tria okazo de la Premio Planeta.[2]
Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.[3]
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Pequeño teatro rakontas la vivon de solema kaj senhelpa adoleskilo en vilaĝeto de fiŝkaptistoj en Eŭskio. Ĉirkaŭ li oni montras la malvirtojn, enviojn kaj hipokritecon de la ĉirkaŭa socio.[4] En tiu romano, Matute jam anoncis multajn el la karakteraj trajtoj de sia verkado: infaneco, inico, la malkovro de amo, kaj la realismo per kiu ŝi portretis la homan suferon.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Villanueva, Santos Sanz (5a de junio 2022). «A.M. Matute: álbum literario y biográfico - Santos Sanz Villanueva». Zenda. Konsultita la 17an de oktobro 2022.
- ↑ «Ganador edición 1954 del Premio Planeta». www.premioplaneta.es. Konsultita la 17an de oktobro 2022.
- ↑ Lista completa de las 100 mejores novelas
- ↑ Pequeño teatro - Ana María Matute | PlanetadeLibros. Konsultita la 17an de oktobro 2022.
- ↑ «El libro de Ana María Matute.». LOFF.IT. 2a de marto 2022. Konsultita la 24an de oktobro 2022.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pequeño teatro (novela) en la hispana Vikipedio.