Per Anger-Premio
Aspekto
Per Anger-Premio | ||
honorigo | ||
---|---|---|
Nomita laŭ | Per Anger | |
Organizanto | Forum för levande historia | |
Lando | Svedio | |
Fondita en | 2004 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
Ekde 2004, la sveda Forum för levande historia ("forumo por vivanta historio") ĉiujare aljuĝas la Per Anger-premion al homoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero. Per Anger (1913–2002) estis sveda diplomato kiu dum la dua mondmilito en Budapeŝto savis multajn judojn de la Holokaŭsto.
Antaŭaj premiitoj:
- 2004: Gennaro Verolino, itala katolika pastro, kiu en 1944 laboris en la vatikana ambasadorejo en Budapeŝto kaj per protektaj pasportoj savis pli ol 25 mil judoj
- 2005: Arsen Sakalov (Арсен Сакалов), inguŝa mediprotekta aktivulo
- 2006: Ales Bjaljacki (Алесь Бяляцкі), belorusa homrajta aktivulo, en oktobro 2022 premiita per la Nobel-premio pri paco
- 2007: Organización Femenina Popular, "Popola Virina Organizaĵo" de Kolombio
- 2008: Sebastian Bakare, anglikana epuskopo en Zimbabvo
- 2009: Brahim Dahane, mediprotekta aktivulo en okcidenta Saharo
- 2010: Jelena Urlajeva, mediprotekta aktivulo en Uzbekio
- 2011: Narges Mohammadi, (نرگس نرگس), irana aktivulino
- 2012: Sapijat Magamedova (Сапият Магомедова), homrajta aktivulino en Dagestano
- 2013: Justine Ijeomah, homrajta aktivulo en Niĝerio
- 2014: Rita Mahato, homrajta aktivulo en Nepalo
- 2015: Islena Rey Rodriguez, homrajta aktivulino en Kolombio
- 2016: Abdullah al-Ĥatib (عبدالله الخطيب), homrajta aktivulo en Sirio
- 2017: Katana Gégé Bukuru, homrajta aktivulo en la Demokratia Respubliko Kongo
- 2018: Teodora del Carmen Vasquez, virina aktivulino en Salvadoro
- 2019: Najwa Alimi (نجوا علیمی), afgania ĵurnalistino kaj aktivulino
- 2020: Aintisar Al-Amjal (انتصار الأميال), virina aktivulino en Irako
- 2021: S'bu Zikode, sudafrika aktivisto
- 2022, Anabela Lemos, aktivulino el Mozambiko[1][2]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ [1] artikolo en la retejo weeffect.org pri Anabela Lemos
- ↑ https://www.levandehistoria.se/english/anger-prize-human-rights-defenders/prize-winners/2022-anabela-lemos prezento de Anabela Lemos en la retejo de la sveda "forumo por vivanta historio" kun filmo 8-minuta pri ŝi en la hispana kaj sveda