Saltu al enhavo

Percy Lowe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Percy Lowe
Persona informo
Percy Roycroft Lowe
Naskiĝo 2-an de januaro 1870 (1870-01-02)
en Stamford
Morto 18-an de aŭgusto 1948 (1948-08-18) (78-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Jesus College Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ornitologo
kirurgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Zoologio, kirurgio kaj ornitologio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Percy Roycroft LOWE (2a de Januaro 1870 – 18a de Aŭgusto 1948) estis angla kuracisto kaj ornitologo.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Lowe naskiĝis en at Stamford, Lincolnshire kaj studis medicinon en la Jesus College (Kembriĝo).[1] Li servis kiel civila kuracisto en la Dua Bura Milito, kaj estante en Sudafriko li interesiĝis en ornitologio. Reveninte li iĝis privata kuracisto de Sir Frederick Johnstone, 8a Baroneto, kies konstanta veturado eksponis Lowe al birdoj tra la tuta mondo.[2]

Dum la Unua Mondmilito li servis en la Reĝarmea Medicina Korpuso.

Lowe laboris kun Dorothea Bate pri fosiliaj strutoj en Ĉinio.[3]

En Novembro 1919 li sukcedis William Robert Ogilvie-Grant kiel Birdozorgisto ĉe la Muzeo pri Natura Historio de Londono, posteno el kiu retiriĝis je 65a datreveno en 1935. Li estis sukcedita de Norman Boyd Kinnear.

Lowe kun W.L. Sclater kaj Alexander Wetmore, 1934.

Li estis ĉefredaktoro de la Bulletin of the British Ornithologists' Club el 1920 ĝis 1925 kaj prezidanto de la British Ornithologists' Union el 1938 ĝis 1943. En 1933 li estis unu el dek unu gravuloj (kun William Grenfell, Barono Desborough; Hugh S. Gladstone; Edward Grey; Julian S. Huxley; T. G Longstaff; Peter Chalmers Mitchel; Rothschild; Mungo Murray; Emma Louisa Turner; kaj Harry Forbes Witherby) kiu subskribis alvokon, kiu rezultis en la fondo de la British Trust for Ornithology (BTO), organizaĵo por la studo de birdoj en la Britaj Insuloj.[4] Lia publikaĵo de 1936 The finches of the Galapagos in relation to Darwin's conception of species enkondukis la esprimon Darvinaj fringoj.[5]

En 1939 li estis elektita membro de la Reĝa Aŭstralazia Ornitologista Unio kaj en 1946 li ricevis la Godman-Salvin Medalon de la British Ornithological Union.[6][7]

Formortinta specio de pingveno, nome Archaeospheniscus lowei, estis tiel nomita liahonore por agnoski siajn esplorojn pri pingvenaj fosilioj.[8]

Publikaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Lowe, Percy Roycroft (LW887PR)". A Cambridge Alumni Database. University of Cambridge.
  2. (1948) “Dr. P. R. Lowe, O.B.E”, Nature (en) 162 (4116), p. 443–443. doi:10.1038/162443a0. 
  3. Bate, Dorothea Minola Alice (1878–1951), palaeontologist de Karolyn Shindler en reta Dictionary of National Biography (Alirita la 23an de Novembro 2007)
  4. "Observers of Birds", The Times, 1a de Julio 1933.
  5. Steinheimer 2004, p. 300
    Lack 1940
  6. Medals and Awards. British Ornithological Union. Arkivita el la originalo je 31a de Marto 2017. Alirita 11a de Januaro 2014 .
  7. Percy R. Lowe [picture] (angle) (1946). Alirita 2024-07-01 .
  8. . Lowe's penguin (2022). Alirita 2024-07-01 .