Periclimenes imperator
Aspekto
Imperiestra salikoko | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
imperiestra salikoko sur markukumo
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Periclimenes imperator Bruce, 1967 | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Periclimenes imperator, konata per la ne-faka nomo "imperiestra salikoko" (aŭ ekvivalente en aliaj lingvoj, ekzemple angle emperor shrimp aŭ france crevette impériale), estas specio de salikoko kun ampleksa distribuo tra la Hinda kaj Pacifika Oceanoj. Ĝi vivas kunmanĝante sur pluraj specoj de gastigantoj, inkluzive la nudbrankulo Hexabranchus. A. J. Bruce unue priskribis ĝin en 1967 laŭ ok specimenoj de inter 4 ĝis 7,6 milimetroj.
La "imperiestra salikoko" vivas en akvo ĝis 45 metrojn sub la marsurfaco, kaj povas kreski ĝis longo de 1,9 centimetroj.