Perovo (stacio de Moskva metroo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Perovo (apartigilo) |
Perovo | |||||||
ruse Перово | |||||||
metrostacio • subtera stacio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Situo | |||||||
Lando | Rusio | ||||||
Urbo | Moskvo | ||||||
Situo | Perovo, Novogirejevo (Orienta arondismento) | ||||||
Geografia situo | 55° 45′ 4″ N, 37° 47′ 12″ O (mapo)55.751137.7866Koordinatoj: 55° 45′ 4″ N, 37° 47′ 12″ O (mapo) | ||||||
| |||||||
Kajoj | 1 | ||||||
Historio | |||||||
Malfermo | 30-a de decembro 1979 | ||||||
Arkitektoj |
| ||||||
Administrado kaj utiligado | |||||||
Trafikanto | Metroo de Moskvo | ||||||
Kodo | 080 | ||||||
| |||||||
Perovo (ruse Перово) estas stacio de la Metroo de Moskvo en Kalininsko-Solncevskaja linio, ĝi situas inter stacioj Novogirejevo kaj Ŝosse Entuziastov en orienta parto de Moskvo (distriktoj Perovo, Novogirejevo). Ĝi lokiĝas sub Verda avenuo inter 1-a kaj la 2-a Vladimirskaja stratoj. Ĝia profundo estas 9 metroj. Arkitekturistoj estas N. Aloŝina, V. Voloviĉ (kun helpo de N.Samojlova kaj R.Tkaĉova); inĝenieroj-konstruistoj estas T. Ĵarova, Ju. Muromcev.
La stacio havas unu rektan kajon kaj du trakojn, en ĉiu fino de la kajo troviĝas elirejoj al Verda avenuo. Ĉe okcidenta vestiblo ekzistas 6 elirejoj al diversaj flankoj de Verda avenuo kaj 2-a Vladimirskaja strato, el orienta — 2 elirejoj.
La stacio estas malfermita por pasaĝeroj ĉiutage dum 5:25 — 1:00.
Nomo
[redakti | redakti fonton]La stacio estas nomita de urbo Perovo ekde 1960 estanta parto de Moskvo.
En ekaj projektoj estis proponitaj ankaŭ aliaj nomoj: "Perovo Pole" ("Kampo Perovo", ruse Перово поле), "Vladimirskaja" ("Vladimira", ruse Владимирская).
Historio
[redakti | redakti fonton]La stacio estis malfermita la 30-an de decembro 1979 en konsisto de linio "Marksistskaja — Novogirejevo".
La linion kaj stacion "Perovo" oni komencis konstrui en 1976[1]; tiu konstruado fariĝis populara temo de artikoloj aperintaj en tiamaj moskvaj gazetoj. Parto "Ŝosse Entuziastov" — "Perovo" estis plej malfacila por konstruistoj pro multe da akvo kaj akvoplenaj rokaĵoj; tamen novembre de 1979 tuta tunela vojo ĝis "Novogirejevo" estis preta[2].
La 29-an de decembro 1979 sur "Perovo" okazis solena mitingo dediĉita al malfermo de la stacio[3]. Unu tagon poste malfermiĝis konstanta pasaĝera itinero kunliginta ses staciojn de nova linio.
Dekoro
[redakti | redakti fonton]Muroj supre de trakoj estas dekoritaj per blanka kaj nigra marmoro kaj ornamitaj per kvar paroj da paneloj kun fabelaj birdoj kaj aliaj mitaj figuroj (faritaj de L.Novikova, V.Filatov). Centre de stacio sur granita planko situas serio da montriloj kun benkoj. Arkoj de elirejoj estas dekoritaj per floraj ornamaĵoj.
Lumiloj sur volboj similas plumojn, tio verŝajne, estas kunligita kun nomo "Perovo": "pero" (перо) ruslingve signifas "plumo".
Akcidentoj
[redakti | redakti fonton]- La 26-an de septembro 2012 sinmortiginto ĵetis sin al trako antaŭ trajno kaj pro tio pereis[4].
Mencioj en beletro
[redakti | redakti fonton]En rusa literaturo
[redakti | redakti fonton]La stacio menciitas en romano de Sergej Kuznecov "Marmora paradizo" (ruse "Мраморный рай"[5]); en la libro nemultaj postvivintaj homoj post nuklea milito vivas en metroo.
Interesaj faktoj
[redakti | redakti fonton]- Unu el bareliefoj sur muroj similas signon de Apokalipso (el Biblio)[6]
- Distanco inter "Ŝosse Entuziastov" kaj "Perovo" estas unu el la plej longaj distancoj inter najbaraj stacioj en Moskva metroo kaj plej longa en Kalininskaja linio (3 km 23 m). Krome en tiu parto estas plej rapida veturado de trajnoj (en 1985 unu trajno traveturis ĝin kun rapido pli ol 100 km/h)
Interkonektoj
[redakti | redakti fonton]- Aŭtobusoj: 141, 617, 620, 659, 787. Apudurbaj autobusoj ĝis Balaŝiĥa, Monino, Losino-Petrovskij.
- Trolebusoj: 77.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Artikolo pri komenco de konstruado de la metrolinio Kalininskaja (ruse)
- ↑ Finiĝis konstruado de tuneloj de Kalininskaja metrolinio (ruse)
- ↑ Malfermo de Kalininskaja metrolinio (ruse)
- ↑ Sinmortigo en metroo (RIA Novosti) (ruse)
- ↑ "Мраморный рай", Сергей Кузнецов[rompita ligilo] (ruse)
- ↑ Signo de Apokalipso ĉe "Perovo" Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (ruse)
- Informo pri la stacio kun malnovaj fotoj (ruse)
- Nova trajno ĉe "Perovo" en jaro 2012, filmeto (ruse)
/ Stacioj de Kalininsko-Solncevskaja linio de la Metroo de Moskvo | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|