Saltu al enhavo

Persekutado de kristanoj en la antikva Romo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Lasta Preĝo de Kristanaj Martiroj, fare de Jean-Léon Gérôme (1883).

La persekutado de kristanoj sub la Romia Imperio konsistis el periodoj de perforto kaj sensaciaj ekzekutoj kontraŭ kristanoj aŭ individuoj supozataj por esti tiaj, alternante kun periodoj malpli minacaj.

Tiu ĉi perforto daŭris ĝis la leĝigo de kristanismo fare de la imperiestroj Konstanteno la Granda kaj Licinio en aprilo 313 per la Edikto de Milano.

Tiuj ĉi persekutoj estis ofte dramigitaj, troigitaj kaj ornamitaj en Mezepoko por doni al ili kaj al la sanktaj martiroj fondan karakteron.