Saltu al enhavo

Perua trielo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Perua trielo
ĉe Santa Cruz de Flores, Lima, Peruo
ĉe Santa Cruz de Flores, Lima, Peruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Burinedoj Burhinidae
Genro: Hesperoburhinus
Specio: H. superciliaris
Hesperoburhinus superciliaris
Tschudi, 1843
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Perua trielo, Hesperoburhinus superciliaris, estas sudamerika birdo kiu reprezentas la genron Hesperoburhinus, vadbirdoj de la familio Burinedoj, en la marbordaj areoj de Peruo, plej norda Ĉilio kaj suda Ekvadoro. Ilia natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj, subtropikaj aŭ tropikaj laŭsezone malsekaj aŭ inunditaj herbejoj kaj paŝtejoj de malaltaj teroj. Ĝi estas grundoloĝanta birdo kiu manĝas insektojn kaj malgrandajn animalojn.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Perua trielo estis formale priskribita en 1843 fare de la svisa natursciencisto Johann Jakob von Tschudi laŭ specimeno kolektita en la marborda regiono de Peruo. Li stampis la duvortan nomon Oedicnenus superciliaris (la genronomo estis tipografia eraro por Oedicnemus).[1] La specia epiteto estas latina kun la signifo "brova" (supercillium estas la Latina vorto por "brovo").[2] La Perua trielo estis poste metita en la genron Burhinus kiu estis starigita en 1811 fare de la germana zoologo Johann Karl Wilhelm Illiger.[3][4] En IOC 14.1, la Perua trielo estis transigita al ĵus priskribita genro Hesperoburhinus.[5] La specio estas monotipa: oni ne agnoskis subspeciojn.[4]

Tiu mezgranda birdo havas brungrizan plumaron kun brunaj strioj kaj makuletoj. La subaj partoj estas blankaj kaj la kruroj estas flavaj kaj longaj. Estas blanka strio tra la okulo kun nigra supra rando. La mallonga beko havas nigran pinton. La longo estas proksimume 40 cm.[6]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La perua dikgenuo troviĝas en Sudameriko en la marborda strio inter Pacifiko kaj Andoj. Ĝia teritorio etendiĝas de norda Ĉilio, tra Peruo ĝis suda Ekvadoro. Ties tipa vivejo estas duondezertaj areoj, agrikultura tero, seka paŝtejo aŭ bone vegetaĵaj rivervaloj. Ĝi precipe preferas malfermajn kultivaĵojn kiel luzernomaizo.[6][7]

La perua trielo estas plej aktiva nokte. La dieto ne estas konata sed la birdo moviĝas surgrunde plukante, verŝajne manĝante insektojn, malgrandajn lacertojn kaj aliajn malgrandajn bestojn.[8] Ĝi kuras trans la teron en maniero simila al struto.[6] Ĝi ripozas en la malfermo dum la tago, restante senmova kaj malfacile videbla, ĉar ĝi estas bone kamuflita per sia bruneta plumaro. Ĝia ĉeesto en areo povas esti plej facile detektita per ĝiaj karakterizaj tri-fingraj piedspuroj en mola sablo, kaj nokte per ĝiaj vokoj kiuj estas iom rememorigaj pri vanelo (specioj de genro Vanellus).[7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (1843) “Diagnosen einiger neuer peruanischer vögel”, Archiv für Naturgeschichte (Latin) 9 (1), p. 385–390 [387–388]. 
  2. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  3. Illiger, Johann Karl Wilhelm. (1811) Prodromus systematis mammalium et avium (latine). Berolini [Berlin]: Sumptibus C. Salfeld.
  4. 4,0 4,1 Buttonquail, thick-knees, sheathbills, plovers, oystercatchers, stilts, painted-snipes, jacanas, Plains-wanderer, seedsnipes. IOC World Bird List Version 11.1. International Ornithologists' Union (Januaro 2021). Alirita 1a de Junio 2021 .
  5. International Ornithologists' Union. Gill, Frank; Donsker, David; Rasmussen, Pamela (eld.). "IOC World Bird List 14.1" (xlsx). Alirita en 2023-12-20.
  6. 6,0 6,1 6,2 Huerequeque (Burhinus superciliaris) (hispane). Aves del Peru. Peru Ecologico. Alirita 2014-08-07 .
  7. 7,0 7,1 Burhinus superciliaris. Neotropical Birds. Cornell Lab of Ornithology (2010). Alirita 23a de Aŭgusto 2014 .
  8. Hume, R. (1996) del Hoyo, J.: Peruvian Thick-knee: Burhinus superciliaris. Alirita 24a de Aŭgusto 2014 .