Pescueza
Pescueza | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vilaĝo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Komarko | Valo de Alagono | ||
Poŝtkodo | 10882 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Jose Vicente Granado Granado | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 150 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 55′ N, 6° 39′ U (mapo)39.9173198-6.6481722Koordinatoj: 39° 55′ N, 6° 39′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 330 m [+] | ||
Areo | 52 km² (5 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pescueza [+] | |||
Pescueza estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 150 loĝantoj sur areo de 52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas pescozanos.
Situo
[redakti | redakti fonton]Pescueza estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Valo de Alagón, je altitudo de 330 m; je 75 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 135 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, sd la plej proksima urbo estas Coria je 20 km. La areo de ties teritorio estas de 52 km². Pescueza limas kun:
- Casillas de Coria al nordo.
- Portaje al oriento.
- Acehúche al sudo.
- Cachorrilla al okcidento.
Demografio
[redakti | redakti fonton]En la jena tabelo aperas la informo de la hispana Instituto Nacional de Estadística pri la demografia evoluo de Pescueza el 1996 al 2006.
Demografia evoluo de Pescueza | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1996 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008 | ||||||||
246 | 224 | 213 | 205 | 201 | 189 | 185 | 176 | 167 | 165 | 159 | 164 |
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado.
Monumentoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de la 16a jarcento kun muroj de ardezo.
- Du ermitejoj en ruinoj, unu ĉe la vilaĝo, tiu de Sankta Antonio kaj alia je 8 km, en El Arenal (Sablejo), dediĉita al Sankta Pedro de Alcántara.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo pri Pescueza Arkivigite je 2020-03-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejo pri Pescueza Arkivigite je 2011-01-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejo pri la municipo de Pescueza Arkivigite je 2009-01-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejo pri Pescueza[rompita ligilo]
- Retejo pri Pescueza Arkivigite je 2009-10-10 per la retarkivo Wayback Machine