Saltu al enhavo

Petanjci

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Petanjci, hungare Szécsénykút, germane Petenzen estas vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurska, en Občina Tišina. Ĝis 1887 la oficiala hungara loknomo estis Petáncz, poste pro la hungariga politiko uziĝis la hungareca formo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Petanjci situas sur malebenaĵo, laŭ la aŭstra landlimo, laŭ maldekstra bordo de Muro (rivero) (kun ponto al Radenci, kie estas fervojo), laŭ flankovojoj. Murska Sobota troviĝas 10 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1229 en formo Pethenegh. En 1598 vivis tie Keplero dum mallonga tempo. Burgo konstruiĝis en 1621. En 1910 loĝis tie 545 da homoj, plejparte slovenoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. En Petanjci longe funkcias minerala puto kun banejo. Depost 2007 Slovenio kaj Aŭstrio apartenas al interna zono de traktato Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senkontrole ie ajn.