Kiel ĉefestrarano li iniciatis la libroservon de CDEL kaj gvidis ĝin dumkelkaj jaroj. Tre lerte li faris tion, kaj baldaŭ la libro-servo estis granda entrepreno. Dum tiuj jaroj antaŭ la dua mondmilito dana movado kreskis grandskale danke al laboro de la tiama Dana Esperanto-Instituto.
Li partoprenis la verkadon de Arbejdsbogen i Esperanto, de la Vortaro I/II kaj de vortarojn Esperant-Dana kaj Dana-Esperanto.
Li devis rezigni sian tutan Esp-laboron, kiam li fariĝis lernejestro en Frederikshavn, kaj post tiu tempo li ne plu estis aktiva en Esperanto-movado, sed aktiva fariĝis poste lia filo, Hans Henrik Frey, lernejestro en Strandby ĉe Frederikshavn kaj prezidanto de la dana Esperanto-ekzamena komitato.
Esperantaj Historietoj. Eld. la aŭtoro, Haderslev, 1935.
„ Per ĉi-libreto la aŭtoro intencas prezenti al la esp-istaro kolekton da historietoj, helpante speciale al la komencantoj trovi sufiĉe interesan materialon por legi, traduki kaj rerakonti. La lingvo kaj stilo estas bonaj. Ni rekomendas Ia verketon. ”
„ Post la apero de « Unua Legolibro » de D-ro Kabe , ni ne plu vidis multajn librojn tiajn, kiuj povas samtempe servi por amuzi kaj distri, sed antaŭ ĉio, por instrui. « Esperantaj Historietoj » estas inda posteulo de tiu konata verko.
La aŭtoro S-ro Frey, kiu ankaŭ estas redaktorode «dana Esperantista Gazeto », certe ne troviĝas ĉe sia debuto, kaj
klare montras tion, donante al ni tekstojn en altnivela kaj tamen tre simpla stilo, alproksimiĝante tiel, kiel eble plej al la Zamenhofa esprim-maniero.
La verketo tre taŭgas kiel ekzercilo por kursĉeestintoj kiuj ankoraŭ iom hezitas antaŭ la granda literatura amaso ; ĝi estas eĉ bonega gvidilo por perfektiga kurso.
Ni plurfoje rimarkis la stranganuzon de «dum kiam» tio devas esti ĉu simple «dum» (ekz. sur pĝ 20, 1. 18:dum oni rekondukis...) , ĉu simple « kiam» (ekz. sur pĝ. 16, 1. 3: jam kiam li kuŝis...) ; ĉu estanteca adverrba participo (ekz. sur pĝ 16. 1. 23: li daŭrigis la diktadon, promenante ...). Krom tiu detalo ne troviĝas grandaj eraroj en la libreto, kiu cetere sendube trovos la merititajn aprobon kaj sukceson. ”
„ Aro da anekdotoj por legado de kursanoj, kiuj, jam studinte elementan lernolibron, bezonas legaĵon interesan, simplan, kaj ne tede longan. Ne ĉiu anekdoto en la nuna kolekto estas nova— kelkaj, ekzemple, estas prenitaj el la Fundamenta Krestomatio.
Sed la elekto estas bona, kaj la libreto verŝajne trafos la celon. S-ro Frey estas la redaktisto de Dana Esperantista Gazeto. ”