Saltu al enhavo

Peter Sengelaub

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Peter SENGELAUB (naskiĝinta en 1558 en Martinroda, mortinta en majo 1622 en Koburgo) estis germana pentristo kaj ĉefkonstruisto en la regiono de Frankonio kaj Turingio.

Vivo kaj agado

[redakti | redakti fonton]
urba domo, iama registarkancelario, Koburge

Ĉirkaŭ la jaro 1558 venis Sengelaub al Koburgo kaj certe depost 1591 li estis kortega pentristo ĉe duko Johano Kazimiro. Tie li pentris i.a. portetrojn de la duka moŝto. De la komenco de la 15-a jarcento li aktivis Koburge ankaŭ kiel duka ĉefkonstruisto. Liaj tri renesancaj ejoj Koburge - urba domo (Stadthaus), la gimnazio Casimirianum kaj la arsenalo - ĝis nun gravas siluete. Krome li zorgis pri alikonstruoj ĉe Kastelo Callenberg, ĉe Citadelo de Koburgo kaj ĉe Kastelo Tenneberg en Waltershausen.

De ĉ. 1608 laboris Sengelaub ankaŭ por la grafoj de Schwarzburg-Sondershausen. En Sondershausen li respondecis inter 1609 kaj 1618 pri la novkonstruo de la Preĝejo Sankta Triunuo.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]