Saltu al enhavo

Peter Wessel Zapffe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Wessel Zapffe
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1899 (1899-12-18)
en Tromsø
Morto 12-an de oktobro 1990 (1990-10-12) (90-jaraĝa)
en Asker
Lingvoj norvega vd
Ŝtataneco Norvegio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Fritz Gottlieb Zapffe (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
filozofo
poeto-juristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj The Last Messiah ❦
On the Tragic ❦
Q11216045 ❦
Q19380366 vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Peter Wessel ZAPFFE (naskiĝis la 18-an de decembro 1899, mortis la 12-an de oktobro 1990) estis norvega filozofo kaj aŭtoro, plejparte konata hodiaŭ pro ties pesimismo kaj ekzistadismo, kiujn li akiris sub la influo de Arthur Schopenhauer kaj Nietzsche.

Lia filozofia ĉefideo estis ke homa ekzisteco estas paradokso, ĉar intelektaj kapablecoj havataj ekskluzive de homoj (ekzemple komprenado, memscio, ktp.) ne konformiĝas al la naturplano. Do la homa menso preterdisvolviĝis; la deziro scii la signifon de vivo kaj morto ne povas esti plenumita. Laŭ Zapffe, sekve ekestiĝas tragedio de antinaskismo: homoj penadas kiel plej eble ne esti homoj, por eskapi la nesolveblan problemon.

La plej fama verko de Zapffe estas "La fina mesio" (Den sidste Messias).

Zappfe edziĝis dufoje. Li, agante laŭ liaj filozofioj, neniam patriĝis, konsiderante homnaskon kiel evitindaĵon.

Citaĵo
 Kiam homo sin mortigas pro deprimo, tio estas natura morto pro spiritaj kaŭzoj. La moderna barbareco "savi" la sinmortigemulon baziĝas sur har-levanta miskomprenado de la naturo de l' ekzistado. 
Citaĵo
 Morto estas kaj la plej certa kaj la plej malcerta evento. 
Citaĵo
 Se oni rigardas vivon kaj morton kiel naturajn procesojn, la metafizika timo malaperas, kaj oni akiras "mensan trankvilecon".