Petrischule
Petrischule (germane St. Petri-Schule [petriŝule] “la lernejo de Sankta Petro”; ruse Петришуле) estas unu el la plej malnovaj lernejoj en Rusio kaj la unua lernejo de Sankt-Peterburgo, fondita en la jaro 1709. Ĝi havis sekvajn nomojn: Lernejo ĉe la lutera paroĥo de Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo; la Ĉefa germana lernejo de Sankta Petro (gimnazio); post 1918 – Unueca soveta labora lernejo № 4, № 14, № 28, № 41; la 222-a kaj la 217-a lernejoj de Kujbyŝeva distrikto de Sankt-Peterburgo. En 1991 oni redonis al la lernejo ĝian historian nomon – “Petrischule”.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la lernejo datiĝas de 1709. L’Arkivo de Mararmeo de Rusio (fondaĵo 234) gardas leteron de la admiralo Cornelius Cruys al Petro la Granda, kie temis pri organizado de preĝejo kaj lernejo en lia bieno, situinta tiam sur la placo de nuna Nova Ermitejo flanke de Germana (Miliona) strato.
La nuna konstruaĵo de la lernejo (Nevskij prospekt, 22—24) estis konstruita en komenco de la 1760-j jaroj, rekonstruita plurfoje – en 1799, en 1876—1877 (arkitektoj A. Ĥ. Pjolj и J. F. Bruni) kaj en 1913—1915 jaroj (arkitekto V. E. Kollins).
Oni opinias, ke la unua direktoro de la lernejo estis Anton Friedrich Büsching (1724—1793) – germana teologo, geografo, historiisto kaj pedagogo, invitita de la lutera komunumo de Sankt-Peterburgo en 1761 estri lernejon ĉe la preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo.
Dum trijarcenta historio de la lernejo instruis en ĝi bonegaj fizikistoj kaj matematikistoj: N. D. Braŝman (1796—1866), E. H. Lenz (1804—1865) kaj O. D. Hvolson (1852—1934); la kompilinto de unu el l’unuaj lernolibroj de rusa lingvo I. M. Born (1778—1851), filologo kaj pedagogo N. I. Greĉ (1787—1867), filozofo kaj latinisto, licea instruisto de Aleksandr Puŝkin – A. I. Galiĉ (1783—1848), literaturisto kaj poeto V. V. Popugaev (1778—1816), spertulo en antikvaj lingvoj kaj kreinto de medaloj J. B. Iversen (1823—1900), zoologo kaj vojaĝanto K. G. Laksman (1737—1796) kaj multaj aliaj reprezentantoj de rusa scienco kaj kulturo.
Antaŭ la revolucio
[redakti | redakti fonton]En novembro de 1912 la lernejo festis 200 jarojn de ĝia naskiĝo. Al tiu tempo ĝi estis la plej granda mezlernejo de Rusio – ĉi tie lernis pli ol 1600 infanoj, inkluzive ĝis 25% da rusoj. La lernejo havis meritan famecon, donis universalan klerigon kaj diferencis speciale per bonega instruado de fremdaj lingvoj.
La lernejo situis sub zorgo de la preĝeja konsilio kaj ne havis financajn malfacilaĵojn. Oni eĉ planis grandigi ĝin kaj superkonstrui la lernejan konstruaĵon, sed la komencita baldaŭ Unua mondmilito ŝanĝis la vivon de lernejo plene.
Nun laŭ direktivo de Ministerio pri la klerigado oni kondukis lernejan dokumentaron kaj ĉiujn fakojn en rusa lingvo (anstataŭ la germana). Oni komencis ankaŭ skribi la nomon de lernejo cirile. La instruistoj, kiu parolis ruse ne sufiĉe bone, lasis la lernejon, kaj la instruisto pri gimnastiko Anton Preis estis deportita el la ĉefurbo, kiel regnano de Germana imperio. L’infanoj de germanaj kaj aŭstraj regnanoj ankaŭ devis lasi la lernejon, ĉar iliaj gepatroj devis esti deportitaj. Tiam manifestiĝis en rusa socio antaŭjuĝoj kontraŭ germanoj, kaj kelkaj gepatroj transigis siajn infanojn en aliajn lernejojn. Krom tio, multaj lernantoj de superaj klasoj lasis la lerneojn, ke enpaŝu propravole en rusan armeon.
En nuntempo
[redakti | redakti fonton]En komenco de la 21-a jarcento lernas en la lernejo pli ol 500 lernantoj, laboras ĉirkaŭ 60 instruistoj, ekzistas sciencaj asocioj kaj fakultativoj. Oni studas profunde germanan lingvon kaj kondukas internaciajn lernejajn interŝanĝojn. La lernejo komunikiĝas kun multaj lernejoj de Germanio kaj Nederlando. La nuna direktoro de la lernejo estas Anna Viktorovna Poljakova.
En 2006 estis eldonita la libro “St. Petrischule. La lernejo en Nevskij avenuo malantaŭ la kirko”, kiun verkis eksa lernanto de la lernejo, profesoro pri arkitekturo V. V. Smirnov. Oni ankaŭ preparas al ellaso novan libron pri sorto de la lernejo kaj pri ĝiaj famaj lernantoj: “Petrischule – alma mater de talentuloj: tri jarcentoj de la plej maljuna privata lernejo de Sankt-Peterburgo”.
Kelkaj famaj lernintoj
[redakti | redakti fonton]- akademiano pri arkitekturo Karl Rossi (1775—1849)
- akademiano pri arkitekturo Konstantin Thon (1794—1881)
- akademiano pri arkitekturo Nikolaj Benois (1813—1898)
- akademiano pri arkitekturo David Grimm (1823—1898)
- poetino Edith Södergran (1892—1923)
- verkisto Daniil Ĥarms (1905—1942)
- literaturscienculo Jurij Lotman (1922—1993)
- komponisto Modest Musorgskij (1839—1881)
- juvelisto Peter Carl Fabergé (1846—1920)
- admiralo Pavel Ĉiĉagov (1767—1849)
- diplomato kaj juristo Friedrich Martens (1845—1909)
- pediatro Karl Rauchfuss (1835—1915)
- higienisto Pjotr Lesgaft (1837—1909)
- kemiisto Friedrich Beilstein (1838—1906)
- filozofo kaj psikoterapiisto Lou Andreas-Salomé (1861—1937)
- matematikisto, laŭreato de Abel-Premio Miĥail Gromov (nask. 1943)