Petro la 2-a (Portugalio)
Petro la 2-a de Portugalio, kromnome "la Pacema", (Lisbono, 26-a de aprilo 1648 - Alcântara, 9-a de decembro 1706), estis regento kaj reĝo de Portugalio.
Li estis la plej juna filo de la reĝo Johano la 4-a. En 1668 li estis nomumita regento de lia frato Afonso ĉar tiu prezentis simptomojn de frenezeco, tuj post kiam Hispanio agnoskis la sendependon de Portugalio. Petro sendis sian fraton al ekzilo kaj surtroniĝis post la morto de tiu en 1683. Tiam la malkovro de minoj de arĝento en Brazilo permesis pligrandigi la trezoron de Petro kiu vidis sin kapabla dissolvi la Parlamenton en 1697 kaj regi sen la enspezoj, kiujn tiu havigis al li, dum sia tuta regado.
Dekomence Petro apogis Francion dum la Milito de hispana sukcedo (1702-1715), sed la 16-a de majo 1703, Portugalio subskribis traktaton kun Britio. Tiu traktato garantiis la privilegiojn komercajn de Portugalio pri vino kaj la britajn interesojn pri la komerco de teksaĵoj. En decembro de 1703, alianco formita de Portugalio, Britio kaj Aŭstrio invadis Hispanion. La aliancanoj konkeris Madridon el kiu urbo ili poste estis forpelitaj.
Petro ne nur posedigis la tronon de sia frato sed ankaŭ fine edziĝis al lia edzino, la reĝino Maria Franciska de Savojo Nemours. Ili havis unu filinon nome:
- Isabel Luiza (?-?), konata kiel la senfina fianĉino ĉar ŝiaj projektoj de geedzigo neniam sukcesis.
Idoj
[redakti | redakti fonton]La reĝino mortis iom post la nasko de Isabel kaj, ĉar ŝi estis malsaneca infanino, la reĝo decidis denove geedziĝi. La elektita estis Maria Sofia de Palatinato-Neuburg, filino de princo-elektisto Filipo Vilhelmo de Palatinato-Neuburg. Tiuj geedzoj havis ses gefilojn:
- Johano de Portugalio (1688), Princo de Brazilo, Duko de Braganzo;
- Johano (1689-1750), kiu sukcedis sian patron en la trono en 1706 laŭ la nomo de Johano la 5-a;
- Francisko (1691-1742), duko de Beja kaj Konestablo de Portugalio konata kiel la Princo Francisko Ksavier. Granda Superulo de Krato, Duko de Beira, Granda Superulo de la Ordeno de Malto;
- António (1695-1747);
- Tereza (1696-1704);
- Manuel (1697-1766);
- Franciska Jozefino (1699-1736).
Petro havis ankaŭ tri eksteredzajn gefilojn: Kun Maria da Cruz Mascarenhas:
Kun Ana Armanda du Verger franca:
- Mikaelo de Braganzo (1699-1724) agnoskata de lia frato Johano la 5-a, edziĝis al Luisa Kasimiro de Ligne kaj Nassau, heredontino de la Arrochar.
Kun Karla Franciska da Silva:
- Josefo de Braganzo (1703-1756), Ĉefepiskopo de Braga, doktoro en teologio.