Saltu al enhavo

Petrus Stenbeke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La unua subskribo de la fonda rektoro Stenbeke en Rostock.

Petrus STENBEKE, ankaŭ Steenbeke au Steynbeke, (naskiĝinta antaŭ 1397, mortinta post 1421) estis teologo kaj fondinta rektoro de la Universitato de Rostock.

Li ekstudentis en Erfurto en somero de 1396 kaj estis de 1415-16 la 45-a rektoro de la Universitato de Erfurto (fariĝinta magistro de la Sep liberaj artoj kaj bakalaŭro de teologio). Poste li sekvis kun granda nombro da erfurtaj doktoroj la vokon fondi la universitaton de Rostock.

En la 12-a de novembro 1419 li nomumitis - fare de la episkopo de Schwerin, de la ĉefdiakono, de la paroĥestro de la preĝejo Sankta Mario kaj de la urbestro Heinrich Katzow - unua rektoro de la altlernejo. En la vintra semestro 1420/21 li krome estis dekano de la fakultato pri filozofio.

De lia scienca laboro ne multaj spuroj konatas, sed nur unu verko de 1417, nome la Questio pro quotlibeto: Utrum quelibet intellectiva … suam essenciam intelligat. Lian naskiĝurbon oni ne konas; klaras - pro la malaltgermana formo de la familia nomo - ke li venis el la germana nordo. La relative granda sumo enmatrikuliĝa indikas ke lia origino devas esti serĉata ene de la urba patriciaro aŭ kampara nobelaro.

Supozoj pri origino

[redakti | redakti fonton]

La 2-an de aprilo de 1372 aĉetis i.a. certa burĝo el Rostock nome Peter Steinbeck de duko Albrecht tutan vilaĝon apud Bad Doberan. Se Petrus originas el tiu familio facile eksplikeblas ke li iĝis rektoro en Rostock kaj ne la jam tiam multe pli konataj Heinrich Toke aŭ Heinrich von Geismar (kiu en Erfurto jam dufoje estis rektoro, unufoje vicrektoro).

Eblas ke li estas identa kun certa Petrus Steynbut, kiu ekstudentis ĉe la praga Universitato de Karolo en la 15-a de decembro 1397.