Phan Bội Châu
Phan Bội Châu | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Phan Bội Châu | ||
Naskonomo | Phan Văn Sân | |
Naskiĝo | 26-an de decembro 1867 en Nghệ An | |
Morto | 29-an de oktobro 1940 (72-jaraĝa) en Hue | |
Religio | Konfuceismo vd | |
Lingvoj | vjetnama vd | |
Ŝtataneco | Vjetnamio vd | |
Profesio | ||
Okupo | historiisto poeto verkisto politikisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Q10832873 ❦ Q10800738 ❦ Letter from the Ryukyus Written in Tears of Blood ❦ Viet Nam vong quoc su ❦ Q10828480 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Phan Boi Chau (潘佩珠, 26-a de decembro 1867, 29-a de septembro 1940) estis vjetnama naciista gvidanto.
La filo de malriĉa klerulo ricevis doktorecon en 1900, en kiu tempo li jam estis forte naciisma. Kontraŭante al la franca registaro en Vjetnamio, li organizis klopodojn por meti la naciisman princon Cuong De (1882-1951) sur la trono. En 1905 li translokiĝis sian rezisto-movadon al Japanio, kie li renkontis Sun Yat-sen, Phan Chau Trinh kaj Tsuyoshi Inukai. Li sendis multajn vjetnamajn studentojn al Japanio (200 studentoj en la pinta jaro) kaj tio estis nomata Đông Du (Studo en la Oriento [nome, Japanio]). Li skribis la verkon Việt Nam Vong Quốc Sử (Historio de la perdo de Vjetnamio).[1]
Liaj monarkiaj skemoj malsukcesis, ĉar li faris planon por murdi la ĝeneralan guberniestron de Franca Hindoĉinio kaj estis enprizonigita de 1914 ĝis 1917. Centoj da vjetnamoj protestis, kiam li estis arestita denove en 1925, poste estis liberigita kaj pasigis la reston de sia vivo en izoliteco.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Marr, David G. (1970). Vietnamese anticolonialism, 1885-1925, University of California angle