Philipp von Zesen
Philipp von Zesen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Philipp von Zesen | |||||
Naskonomo | Philipp von Zesen | ||||
Naskiĝo | 8-an de oktobro 1619 en Priorau | ||||
Morto | 13-an de novembro 1689 (70-jaraĝa) en Hamburgo | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | franca • germana vd | ||||
Ŝtataneco | vd | ||||
Alma mater | Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle - retoriko, poetiko (1639–1641) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Der Färtige • Philipp der Färtige • Philipp der Wohlsetzende • Ritterhold von Blauen • Der Wohlsetzende • Der Färtig-Wohlsetzende • Der blaue Ritter vd | ||||
Okupo | poeto literaturkritikisto diplomato tradukisto verkisto lingvisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Philipp von ZESEN (latinigite Caesius, pseŭdonime Ritterhold von Blauen; naskiĝinta la 8-an de oktobro 1619 en Priorau, mortinta la 13-an de novembro 1689 en Hamburgo) estis germana poeto kaj filologo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de luteranisma pastoro li frekventis la gimnazion en Halle (Saale) antaŭ ol studi (de 1639 ĝis 1641) retorikon kaj poetikon ĉe la universitato de Wittenberg. Ekde 1641 li troviĝis en Hamburgo. Estante sen publika deĵoro kaj suferante de por poetoj kutimaj malfacilaĵoj li tamen de multaj altestimon gajnis. Kandidatado por diversaj ĉekortegaj postenoj malsukcesis kaj pro tio li devis fariĝi liberprofesia verkisto. La militajn jarojn inter 1642 kaj 1648 li estis en Nederlando (Amsterdamo, Lejdeno aŭ Utreĥto) por traduki kaj korektado por nederlandaj eldonejoj. Paralele li vojaĝis al Londono, Parizo, Baltio kaj Danlando. Inter 1648 kaj 1656 loĝis li en la gepatra hejmo kaj kiam li vizitis la najbaran urbon Köthen oni akceptis lin je Fruktodona Societo. Dukon Johano Kazimiro (Anhaltio-Dessau), kiun lamigis ĉasadakcidento en 1652, li dum pluraj jaroj kortege distradis. Civitano amsterdama li fariĝis en 1662, kunlaborante por la eldonejo Elsevier. En 1672 edzigis lin Maria Becker, komercistino por tolaĵoj; kun ŝi li finfine reiris Hamburgon.
Graveco
[redakti | redakti fonton]Lia ĉefa fokuso estis pliperfektigi kaj purigi la gepatran lingvon pro kio li jam en la jaro 1643-a estis fondinta la societon "Deutschgesinnte Genossenschaft". Inter la membraro li nomiĝis Der Fertige. Sed troigo de lia parto kuntrenis multe la insulto kaj primokado de samtempuloj.
Li verkis pli ol 70 aĵoj (poeziaj, kritikaj, satiraj, moralaj). La plej grava estis la romano Adriatische Rosemund (Amsterdamo 1645), en kiu temigita estas la divido de du geamantoj pro malsama konfesio. Sekvis kelkaj tradukoj de romanoj franclingvaj kaj post longa kreiva paŭzo la jenaj originalaj verkoj Assenat (Nurenbergo 1679; jozefa historio poete kaj Simson (Nurenbergo 1679; iomete malpli impresis). Unu el la bonaj poemoj kun aŭtobiografiaj trajtoj estas Priorau oder das Lob des Vaterlandes (Amsterdamo 1680). Menciindas krome altvalora tekstigo de pluraj melodioj je kantoj. La metrika manlibro Hochdeutscher Helikon (1640) evidentiĝis praktika helpilo por poezifaremuloj. Ne senvalora estis ankaŭ la lingvoscienca aĵo Hochdeutsche Sprachübung (Hamburgo 1643)
Strato hamburga (kvartalo Winterhude) nomiĝis por li Zesenstraße; en lia naskiĝurbo troviĝas memorigŝtono pri li.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- "Zesen" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 20. Leipzig 1909, p. 904-905