Philippe Saurel
Philippe Saurel | |||||
---|---|---|---|---|---|
Philippe Saurel, la 30-an de marto 2013.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 17-a de decembro 1957 en Montpellier (Francio) | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio ![]() | ||||
Partio | PS (eksigita la 7-an de januaro 2014) poste Diversa Maldekstro | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto dentisto professions intermédiaires de la santé et du travail social (fr) ![]() ![]() | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Urbestro de Montpellier | |||||
Dum | 5-a de aprilo 2014 – | ||||
Antaŭulo | Hélène Mandroux | ||||
Prezidanto de Montpellier Aglomeraĵo | |||||
Dum | 15-a de aprilo 2014 – | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Philippe Saurel, naskiĝinta la 17-an de decembro 1957 en Montpellier (Hérault), estas franca politikisto . Li estas urbestro de Montpellier de la 5-a de aprilo 2014 kaj prezidanto de la Aglomeraĵo de Montpellier.
Politika kariero
[redakti | redakti fonton]Por la municipaj balotoj de Montpelleir en 2014, Philippe Saurel sin prezentas kiel la « kontraŭsistema » kandidato. Li estas la dua en la unuavica baloto malantaŭ la oficiala kandidato de la Unuiĝo de la Maldekstro Jean-Pierre Moure, urbestro de Cournonsec kaj prezidanto de la Aglomeraĵo, venkinta en kandidatelekta baloto. En la dua balotvico, li trudiĝas kun 37,54 % de la voĉoj[1], antaŭ la listo de Jean-Pierre Moure, kiu gajnis nur 27,40 % da voĉoj.
Aliĝante 48 horojn antaŭ la dua balotvico, Hélène Mandroux donis baton al Jean-Pierre Moure, kvankam ŝi subtenis lin en la unua balotvico[2].
Mandatoj kaj respondecoj
[redakti | redakti fonton]- 2001 : elektita urba konsiliano sur la listo gvidita de Georges Frêche.
- 2001-2004 : adjunkto al la urbestro komisiita pri solidareco kaj CCAS (Komunuma Centro pri Sociala Agado), vicprezidanto de la komisiono pri solidareco, vicprezidanto de CCAS de Montpellier, vicprezidanto de CHU (Universitata Hospitala Centro).
- 2004 : adjunkto al la urbestro komisiita pri solidareco ĉe Hélène Mandroux fariĝinta urbestro post la elekto de Georges Frêche al la regiono.
- 2005-2008 : adjunkto al la urbestro, komisiita pri urboplanado, vicprezidanto de la urboplana komisiono.
- 2008 : elektita urba konsiliano sur la listo gvidita de Hélène Mandroux, responsanto pri urboplanado, urba projekto, konservita sektoro kaj historia heredaĵo de la urbo, daŭriva organizado.
- 2011 : adjunkto de la urbestro de Montpellier Hélène Mandroux, komisiita pri kulturo kaj kultura heredaĵo.
- 2012 : deputito anstataŭanto de Anne-Yvonne Le Dain.
- 2014 : urbestro de Montpellier kaj prezidanto de aglomeraĵo Montpellier.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ « Municipaj balotoj en 2014 : en Montpellier, la disidento Saurel hontigis la PS », gazeto Le Monde, la 30-an de marto 2014
- ↑ « La venka disidenteco de Philippe Saurel en Montpellier », gazeto Metronews, la 31-an de marto 2014
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|