Piasecki PA-97
Etoso
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cc/USN_Piasecki_Helistat_1985.jpg/250px-USN_Piasecki_Helistat_1985.jpg)
Piasecki PA-97 Helistat estis usona eksperimenta kargotransporta heliuma nerigida aerŝipo kun almuntita kvar helikopteroj, konstruita fare de Piasecki.
La PA-97 estis konstruita laŭ kontrakto de usona mararmeo (1980) kaj Usona Arbara Servico por demonstri transporton de ligno el nealireba tereno. La aerŝipo kun la 4 H-34J helikopteroj longis 104,57 m.
La unua flugo okazis la 26-an de aprilo 1986, la prototipo neniiĝis la 1-an de julio samjare, mortis la testpiloto Gary Oleshfski. La akcidenton kaŭzis fortiĝinta vibrado, resonado en la strukturo.