Piedrahíta de Castro
Piedrahíta de Castro | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49143 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 110 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 41′ N, 5° 44′ U (mapo)41.6807915-5.728865Koordinatoj: 41° 41′ N, 5° 44′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 699 m [+] | ||
Areo | 20,97 km² (2 097 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Piedrahíta de Castro [+] | |||
Piedrahíta de Castro [pjedraIta deKAStro] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Pan, en la centro de la provinco. Piedrahíta de Castro estas etimologie tradukebla al Enbatita Ŝtono de la Fortikaĵo. Kiel Enbatita Ŝtono estas multaj aliaj similaj loknomoj en la tuta lando kaj eĉ en aliaj de latinidaj lingvoj.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 21,02 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 97 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 450 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 25 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.
Estas atestaĵoj de iama loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la 12-a jarcento ĝi apartenis al la Ordeno de Santiago.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, historia heredo, piedirado).