Pier Carlo Monti
Aspekto
Pier Carlo Monti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1892 en Viggiù |
Morto | 1967 |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Italio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Pier Carlo Monti' ([pjerkarlo monti], naskiĝis en Viggiù) estis itala esperantisto kaj doktoriĝita kuracisto.
Li longe vivis en la norditala urbo Viggiù, kaj estis Esperanto-pioniro en Italujo. Li elpaŝis per multaj tradukoj el la itala, inter aliaj de Dante Alighieri, Alessandro Manzoni kaj Edmondo De Amicis (Italaj Rakontoj).
Monti partoprenis la Universalan Kongreson en Berno en 1913, kiun li salutis nome de la italaj Esperantistoj.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Elio Migliorini, Pionieri dell'Esperanto in Italia ("Esperanto-Pioniroj en Italio"), Romo, 1982. itale
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Libroj[rompita ligilo] de kaj pri Pier Carlo Monti en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo