Piet Hein (sciencisto)
Piet HEIN (16-an de decembro 1905 - 17-an de aprilo 1996) estis dana matematikisto, inventisto, fizikisto, aŭtoro kaj poeto, kiu ofte verkis sub la malnovnordlanda pseŭdonimo "Kumbel" kio signifas "tomboŝtonon". Liaj kurtaj poemoj, konataj kiel gruks aŭ grooks (dane: gruk), unue aperis en la taga ĵurnalo "Politiken" mallonge post la nazia-okupado en aprilo 1940 sub la pseŭdonimo "Kumbel Kumbell".
Hein, direkta posteulo de Piet Hein, la 17-a jarcenta nederlanda marheroo, naskiĝis en Kopenhago, Danlando. Li studis ĉe la Instituto por Teoria Fiziko de la Universitato de Kopenhago (pli poste la Niels Bohr-Instituto) kaj ĉe la Dania Teknika Universitato. Yale-Universitato en Usono donis al li honoran doktorecon en 1972. Li mortis en sia hejmo sur Fyn, Danlando en 1996.