Pieter Lastman
Pieter Lastman | |
---|---|
Dosiero:Sen valoro | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1583 en Amsterdamo |
Morto | 4-an de aprilo 1633 (50-jaraĝa) en Amsterdamo |
Tombo | Oude Kerk |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj |
Familio | |
Frat(in)o | Nicolaes Lastman (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo vidartisto |
Verkoj | The sacrifice of Abraham Christ and the woman of Canaan Orestes and Pylades Disputing at the Altar |
Pieter LASTMAN (1583–1633) estis nederlanda pentristo.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Lastman estas konsiderata grava pro sia verkaro kiel pentristo de historiaj pentraĵoj kaj ĉar inter liaj lernantoj estis Rembrandt kaj Jan Lievens.[2] En liaj pentraĵoj Lastman zorge atentis pri vizaĝoj, manoj kaj piedoj.[1]
Inter ĉirkaŭ 1604 kaj 1607 Lastman estis en Italio, kie li estis influita de Caravaggio (same kiel la pentristoj de la Utreĥta Skolo kelkajn jarojn poste) kaj de Adam Elsheimer. Ĉar Rembrandt neniam vizitis Italion, ŝajne li estis influita de Caravaggio (vidu ekzemple pri klaroskuro) ĉefe aŭ plej grave tra Lastman. Liaj lernantoj krom Rembrandt kaj Lievens estis Bartholomeus Breenbergh, Nicolaes Lastman, Pieter Pieterz Nedek kaj Jan Albertsz Rotius.[3] Rembrandt uzis multajn el samaj temoj kiel Lastman. Inter liaj plej famaj verkoj lia versio de la Ŝtonumado de Sankta Stefano, La bapto de Eŭnuko, kaj la Ofero de Abrahamo ŝajne estis tre influitaj de Lastman. Eble eĉ kiel metilernanto Rembrandt faris la unuajn skizojn por ĉiuj tiuj verkoj ĉe Lastman.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Nupta nokto de Tobias kaj Sarah, 1611, Bostona Belarta Muzeo
-
Adiaŭo de Hagar 1612, Hamburger Kunsthalle
-
Resurekcio 1612, Getty Center
-
Juno malkovras Jupiteron kun Io, 1618, National Gallery
-
Orestes kaj Pilades disputante ĉe altaro, 1614, Rijksmuseum
-
Jonah kaj la baleno, 1621, Museum Kunstpalast de Düsseldorf
-
La triumfo de Mordeĥai, 1624, Muzeo Hejmo de Rembranto
-
La anĝelo kaj Tobit kun la fiŝo 1625, Gemeentelijk Museum Het Princessehof-Leeuwarden
-
Bapto de la Eŭnuko (1623)
-
Ŝtonumado de Sankta Stefano - Desegno
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 pieter-lastman-the-angel Raphael-takes-leave-of-old-tobit-and-his-son-tobias. www.smk.dk. Arkivita el la originalo je 2015-03-29.
- ↑ Pieter Lastman (en-US). Alirita 2020-03-26 .
- ↑ Pieter Lastman en RKD
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Murray, P. & L. (1997). Penguin Dictionary of Art and Artists (7th edition), p. 287, 436–438. London: Penguin Books. (ISBN 0-14-051300-0).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Artcyclopedia on Pieter Lastman
- The Rijksmuseum on Pieter Lastman
- Works and literature on Pieter Lastman ĉe PubHist
- Verkoj ĉe WGA
- Hermitage, ekspozicia katalogo el The Metropolitan Museum of Art (PDF), kun materialo pri Lastman (cat. no. 17)
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pieter Lastman en la angla Vikipedio.