Pigolanio
Pigolanio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Pigolanio, ĉe Birdomanĝejo en Bestoĝardeno Lowry, Tampa, Florido
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Urolestes melanoleucus (Jardine, 1831) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Pigolanio aŭ Blankanigra lanio (Urolestes melanoleucus aŭ Corvinella melanoleuca), estas specio de birdo de la familio de Laniedoj. Ĝi estas konsiderata monotipa ene de la genro Urolestes pro ties tre specifa plumaro aŭ traktata ankaŭ kiel unu de la du specioj de la genro Corvinella kun C. corvina sur la bazo ĉefe de similaĵoj ĉe morfologio (tre longa vosto), voĉo kaj socia kutimaro (kooperativa reproduktado, gregaremo).
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas blankanigra birdo, kio nomigas la specion ankaŭ en la latina scienca nomo kie melanoleucus estas kunmetaĵo el du radikoj el la antikva greka kiuj signifas respektive “nigra” kaj “blanka”. Pli precize temas pri ĝenerala nigra koloro en plumaro, beko, kruroj kaj okuloj kun blankaj flugilmakuloj nome tre larĝa kaj markata ŝultra strimakulo kun formo de “V” vidita de malantaŭe, kiel ĉe kelkaj afrikaj lanioj, kaj kies vertico koincidas kun blanka suba dorso, kaj strio en unuarangaj flugilplumoj kiel ĉe plej parto de lanioj, ankaŭ sufiĉe markataj.
Distribuado
[redakti | redakti fonton]Ĝi troviĝas en granda parto de Suda Afriko nome en Angolo, Bocvano, Kenjo, Mozambiko, Namibio, Sudafriko, Tanzanio, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas seka savano, humida savano kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]La raso angolensis foje estas konsiderata sinonima kun la nomiga subspecio, kaj pli rare estas konsiderata expressa. Oni agnoskas kvar subspeciojn, kiuj estas la jenaj:
- aequatorialis (Reichenow, 1887) - sudokcidenta Kenjo (orienta Masai Mara) kaj Tanzanio (el sudokcidento de Lago Viktorio orienten al sudaj deklivoj de Monto Kilimanĝaro, suden al sudoriento de Lago Tanganiko kaj sudokcidenten al nordo de Lago Malavio).
- angolensis (Meise, 1958) - sudokcidenta Angolo kaj nordorienta Namibio.
- melanoleuca (Jardine, 1831) - suda Zambio, Zimbabvo (escepte sudoriento), Bocvano (escepte grandaj partoj de Kalahari) kaj norda Sudafriko.
- expressa (Clancey, 1961) - sudorienta Malavio, sudorienta Zimbabvo kaj nordokcidenta kaj centra Mozambiko suden al nordorienta Sudafriko (NP Kruger kaj nordorienta Kvazulu-Natalo) kaj orienta Sŭazilando.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Urolestes melanoleucus Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 27an de julio 2007.
|