Pilar López de Ayala
Pilar López de Ayala | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-an de septembro 1978 (46-jaraĝa) en Madrido | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Pilar López de Ayala vd | ||||
Okupo | aktoro filmaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1995– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
María del Pilar LÓPEZ DE AYALA Arroyo (Madrido, 18-a de septembro 1978) estas hispana aktorino.
Ŝi ekkarieris en televidserioj kiel Menudo es mi padre, reĝisorita de Manuel Valdivia kaj Guillermo F. Groizard. De tie ŝi pasis al televidserio Al salir de clase kaj baldaŭ ŝi saltis al kino per la filmo Báilame el agua. Ŝi rolulo de Rocío, mezaltklasa el Kadizo en la filmo Besos para todos (Kisojn por ĉiuj), havigis al ŝi nomumon al Goja-premio kiel plej bona nova aktorino. ŝi definitiva konfirmo okazis pro la protagonista rolo en la filmo Juana la Loca (Johanino la Freneza) de Vicente Aranda, kiu havigis al ŝi Goja-premion kiel plej bona aktorino pro la ludado de la reĝino Johana de Kastilio kaj la Arĝentan Konkon al la plej bona aktorino en la Donostia Internacia Filmfestivalo.
En 2005 ŝi aperis en Obaba de Montxo Armendáriz, pro kio ŝi atingis novan nomumon en la Goja-premioj, tiam kiel plej bona duaranga aktorino. Obaba estis proponita de Hispanio al la Oskar-premioj de 2005, sed finfine ĝi ne estis kandidatigita inter la kvin nomumitaj al plej bona neanglalingva filmo.
Filmoj
[redakti | redakti fonton]- 1996: Yo, una mujer (televidserio, 13 epizodoj)
- 1996–1997: Menudo es mi padre (televidserio, 15 epizodoj)
- 1997–1999: Al salir de clase (televidserio, 386 epizodoj)
- 2000: La gran vida
- Besos para todos
- Báilame el agua
- 2001: Juana la Loca
- 2004: El puente de San Luis Rey
- 2005: Obaba
- 2006: Bienvenido a casa
- 2007: Las 13 rosas
- Dans la ville de Sylvia
- 2008: Comme les autres
- 2010: Lope
- O Estranho Caso de Angélica
- 2011: Intruders
- Medianeras
- 2016: Rumbos
- 2017: Agadah
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Pilar López de Ayala Intervjuo kun Pilar López de Ayala (Casa de América, 2011)
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pilar López de Ayala en la hispana Vikipedio.